"La skeleta brigado" - читать интересную книгу автора (Rejtő Jenő)

Tria ĉapitro

1

— Nu.. kio okazis… en Venecio? — li demandis mallaŭte la knabon, ne sen ĉiu minaco en lia voĉo.

— Printempo… — respondis la kondamnito n-ro 63 rompite, kvazaŭ li farus sinceran konfeson.

La kapitano kapbalancis kun mallevita kapo. La deklaro ne trafis lin neatendite, tamen… estas konsterniga la novaĵo, aŭdi la krudan veron tiel:

En Venecio estis printempo!..

Nur tial li ne mortigis sin mem ĝis nun, ĉar li kondutis tiel, kvazaŭ li ne scius pro tio.

En la dezerto neniam estas printempo. Nek aŭtuno, nek vintro.

Nek somero,

Nur sablo kaj varmego.

— Poste… kio okazis?!

— Sinjoro kapitano — li diris kun mallaŭta konfeso. — Ĉirkaŭ la teraso Florian paŝetadis kelkaj kolomboj preter la piedoj de la promenantoj sur la placo Sankta Marko, kaj edukulinoj blanke vestitaj, gaprigardadas kun pieco antaŭ la Orologio, aŭskultante mona§inon.

— Nenion sekretigu, filo mia. Rakontu la tuton sincere. Nun jam ĉio estas vana.

— Napolo… — flustris la junulo, kaj la kapitano per komprenema kapbalanco esprimis ilian komunan funebron, rilate tiun vorton.

— Napolo… — ankaŭ li ripetis tion, preskaŭ neaŭdeble pro la malesperiĝinta miro super tiu simpla memoro, kiu jam tiomgrade obskuriĝis, kvankam ĝi ŝajnis iam eterna impreso.

Kaj li zumkantis:


...Oh Santa Lucia

Barchetta mii... i... a...

Oh Santa Lucia...


Ne ekzistas melodio, kio estas pli bela, majesta kaj kortuŝa, ol bonega kiĉo, se ĝi fariĝos aktuala en ni ial.

Ĉiu sono doloris la kapitanon, kaj li aŭskultis ĝin, kvazaŭ li rigardus, ke fluas lia sango, sed pro malsaneca ĝojo li ne prembandaĝas la vundon. Li spiregante rigardaĉis la vinlageton, kiun li disfrotis sur la skribotablo.

— Trinku, porko — li diris malgaje, kaj lia kapo signis per tremetoj liajn rapidtaktajn korbatojn.

— Mi formis la statuon de Beatrice Cenci sur la Korso Vittorio Emmanuele, en la montdeklivo nomata Vomero. Vidalvide brilis la lampoj de Sorrento, transe de la golfo, inter Pompejo kaj la insulo Kapreo…

— En tio povas esti io — li murmuris. — Ankaŭ mi mem spertis similajn… strangaĵojn iam… nu, estas egale… rakontu plu.

— Kaj la Vezuvo! — daŭrigis la kondamnito n-ro 63 triumfoplene. — Estis nokto, kiam tute ruĝa nebulo leviĝis el la kratero de la vulkano. Mi vekis Agnesan, ke ankaŭ ŝi vidu tion. Ĉar ni sciis, ĉu iu el ni sen la alia povus ĝoji pro kio ajn. Kaj ni rigardis la lafkoloran lumon. Kelkfoje strangaj ekbriloj minacis la ĉielon, ruĝa nebulo kirliĝis, kaj de tiam mi havas ian strangan rilaton al tiu frenezeta Agnesa, kiun mi tre amis.

La kapitano iris al la fenestro, kaj en liaj okuloj brilis funebra emajlo de forpasinta animo, suferinta pro brandebrio. Kun tiuj introspektaj, vitrecaj okuloj li fikese rigardis tra la fenestro ien en la sentone nigran, noktan dezerton, kaj ŝajnis al li vidi la etajn, brilantajn lampojn de Sorrento en la malproksimo. Kvankam eblas, eĉ estas verŝajne, ke nur okuloj de kelkaj malgaje ŝtelirantaj hienoj fosforeskas tie…

— Nun violonludu!

La violono de Screbin rakontis plu pri Napolo, kaj kiam la kaporalo la trian fojon portis ruĝan vinon el la kantino, lia buŝo restis malfermita.

La kapitno desegnadis ion en vinlageto, kaj la kondamnito n-ro 63 ridante rakontis ian humoran historion en la buŝo kun cigaredo.

Kiu aŭdis tiaĵon?!

— Tiu neniulo! — diris la gardestro ekstere, — li flatakiros avantaĝon, kaj li havos pli bonan sorton ol ni. Kiu estas tiu ulo?

— La kondamnito n-ro sesdek tri. Nenion alian oni scias ĉi tie pri la homoj.

Ĝi estis vera. Kio povas esti malliberulo ĉi tie krom tio, ke li havas numeron? Sed la vilonsono subite ĉesis.

— He! Kaporalo! — kriis Sirone el la fenestro. — Ŝnurpendigu… tiun friponon…! Ĉu vi komprenas? Sed tiel… ke… rompiĝu liaj ostoj!


2

Kio okazis?

Nur tio, ke la junulo prezentiĝis. Antaŭ momento ankoraŭ nenio signis la subitan ŝanĝiĝon.

La kondamnito n-ro 63 violonludis ian petoleman furorkanton.

Dume blanka strio tiriĝis inter la ĉielo kaj la dezerto, ĉirkaŭe, sub la horizonto.

— Por kiom da jaroj vi estas kondamnita… vi, malliberulo n-ro sesdek tri?

— Por dumviva punlaboro.

— Kial vi estas kondamnita ĝis via vivofino?

— Pro mortigo de du homoj, rabo, patrujperfido kaj spionado.

La kapitano paliĝis, ekstaris kaj faris grandajn okulojn, tiel rigardis sur lin. Komenciĝis dramo ĉi tie sen ĉiu transiro, kiel ia nenombela, plenumiĝonta, streĉa teruro preskaŭ senteble densiĝis en la aŭrora kontoro.

— Kiel… do vi nomiĝas… vi… Ĉu?

— Mia nomo estas Henry Fécamp, mon capitaine!

Nun sekvis la drama ŝanĝiĝo.

— Vi, hundo! Ĉu vi kuraĝis sidi kun mi trinki vinon. Tintigi la glason kun honesta oficiro?! Patrujperfidulo?! Ĉu?

Tiel li staris antaŭ la kondamnito kunpreminte la pugnojn, tremanta en la tuta korpo, tiel pale kaj kun elstariĝintaj okuloj, ke la bruo de la pugnobato jam preskaŭ vibris en la aero. Ĝi tamen ne okazis.

Li iris al la fenestro por krii al la suboficiro.

Baldaŭ li aŭdis de malsupre la grincadon de la rustaj pulioj kaj ringoj, kiel oni ligas ŝnuron al la trabo.

Kvazaŭ ekzekuto okazus aŭrore.


3

Li sidis antaŭ la skribotablo spireganta, inerta.

Kiel grandan stultaĵon li faris!

Ĝi ne gravas ĉi tie, en la profundo de Sudano, kiam oficiro petas iun violoni sian ŝatatan kanton aŭ rakonti anekedotojn… Mia Dio… Vane preskribas la kodekso de oficiroj, ke kulpo de amuziĝanta oficiro en societo, ne konvena al lia rango, estas grave punenda.

Kian societon li serĉu ĉi tie, konvenan al lia rango, inter la sablodunoj?

Sed Henry Fécamp estas patrujperfidulo! Tintigi la glason kun li ne estas delikto, sed kulpo! Nepardonebla. Tio vere malindigas oficiron havi portepeon.

Li iris kaj haltis ĉe la fenestro. La duonnudan kondamniton n-ro 63 oni ĝuste nun suprentiris sur la stangon, ligite liajn pojnojn malantaŭe, ĝis liaj piedoj apenaŭ tuŝis la teron. Kapitano Sirone levis la telefonon per aplomba movo.

— Mi petas la ĉeftelefonlineon por paroli kun Maroko!

Li ekscitite tamburis per la fingroj sur la tablo. Pasis la minutoj. Krio aŭdiĝis el la korto.

— Debout!

Oni nun suprentiras lin la duan fojon. Se la deliktulo svenas, oni verŝas akvon sur lin, kaj kiam li rekonsciiĝas, oni denove suprenigas lin, pojnopendigite.

— Bonvolu doni al mi la divizion „D” de la ĉefstabo… petas tion la kapitano de la puntendaro.

Li tamburas sur la skribotablo. Li rigardas siajn fingrojn. Baldaŭ li perŝultre premas la aŭdilon al sia orelo kaj rulumas cigaredon. La pozicio de la suno jam estas 45 gradoj super la horizonto. Pfu! La mucida kontoro ardas. En la korto akre sonas mallonga krio:

— La bas!

Io grincas. Rustiĝinta pulio aŭ hoko. Korpo falas, sitelo bruas, akvo verŝiĝas.

El la alia, malproksime zumanta flanko de la telefonlineo anonciĝas Maroko.

— Mi petas sinjoron kolonelon Larmantier!

Grincado, mallonga bruo aŭdiĝas el la korto.

La varmego ĉiam pli intensiĝas, ĝi streĉiĝas tiel, kiel la rigidiĝinta homa korpo, sur la piedpintoj, pendanta laŭlonge de la paliso.

— Mi estas Larmantier… Saluton… Kio okazis?

— Saluton. Mi raportos pri entrepreno, pri kiu mi ne havis ordonon. Vi certe memoras akoraŭ la teruran aferon, okazintan en la oazo Ulogi, kiam senranga soldato, nome Henry Fécamp, mortigis du homojn kaj rabis aktujon.

— Mi memoras…

— Tiam vi certe scias, poste kio estis la sorto de Fécamp…

— Jes. Oni ekzekutis lin.

— Kiel?

— Alo… blovu en la telefonon! Oni mortkondamnis kaj ekzekutis Fécamp-on.

Paŭzo. La kapitano mire fiksrigardas antaŭ si. Ŝvitogutoj ruliĝas de sur iu lia buklo, pendanta sur lian frunton.

– Ĉu tio estas certa? — demandas la kapitano konsternite en la telefono.

— Estas certe.


4

Li staras torpore. Kio ĝi estas? Ĉu la kondamnito n-ro 63 mensogis?

— Ligert!

Nenia respondo. Diablo forportu tiun skribiston! Kie en la infero li estas? Li rapidiras en la arkivejon kaj fervore serĉadas inter la aktoj de la malliberuloj. Multe da grizaj dosieroj kun vinjeto. Sur la vinjeto estas numeroj… 59, 61… Trovite! 63!

Li preskaŭ faligas ĝin. Diable!.. Sur la disiero estas skribite:


Prizonulo

n-ro 63

(Punlaboro)

Li mortis la 20-an de novembro l93… Je disenterio


Ĉu la kondamnito n-ro 63 tute ne ekzistas? Parte oni ekzekutis lin, parte li mortis je disenterio. Kiu do estas tiu, kiun oni ĵus rekonsciigas per akvosurverŝo en la korto?

Ligert!

Li enkarcerigos tiun friponon! Li reiras en la kotoron, sed li ankoraŭ estas ekster la pordo, kiam la telefono eksonoras. Li levas ĝin:

— Ĉi tie parolas la majorkapitano de la Sekreta servo el Maroko. Sinjoro kapitano raportis ion al kolonelo Larmantier. Bonvolu ripeti vian raporton!

— Nokte mi hazarde renkontis la kondamniton n-ro 63, kiu nomiĝas Henry Fécamp. Mi kondutis tiel, kvazaŭ mi ne konus lian nomon, kaj mi regalis lin ĝis mateno, donante eĉ drinkaĵon al li, ĉar mi esperis, ke eble li parolos.

— Kaj?

— Okazis nenio, sed mi ne kuraĝis daŭrigi la aferon. Estas iom riske amuziĝi kun perfidulo sen supera ordono.

— Mi komprenas. Kiel eble plej baldaŭ vi ricevos ordonon rilate la futuron.

Klako. Ankaŭ la kapitano demetis la aŭdilon.

Li iris al la fenestro. Fécamp ĝuste tiam falis la kvaran fojon sur la teron senviva, kiel amaso da ĉifono, kaj oni surverŝis lin per akvo.

La kapitano kriis malsupren:

— Fino! Portu lin en la malsanulan ĉambron!

Li rapide refaligis la kovrilon, ĉar li ege suferis pro la flava ardo, frapiĝanta en liajn okulojn.

— Ligert!

La skribisto nun venis. Li estis okulvitra, blonda soldato, havanta mallongajn harojn. Du obeemaj, indiferentaj okuloj palpebrumis ofte malantaŭ lia nazumo. Ligert estis malaplomba figuro. Li ne povis elmontri konvenan „ego”-n al la ekstera mondo, tial lia ŝanĝiĝema konduto faris ĉiujn liajn agojn, vortojn, humoron malaplomba. Ĝenerale li estis preskaŭ senpersone indiferenta; laboranta kaj ridetanta maŝino. Supozeblas eĉ tio pri Ligert, ke revenite en sian ĉambron post la laboro, li ne enlitiĝas, sed ŝovinte sin en skatolon, li ĉesas ekzisti dum la nokto.

Liaj sulfurkoloraj, densaj, prizorgitaj, blondaj lipharoj dense kovris lian longan supran lipon. Lia vizaĝo estis ruĝa kiel tiu de kamparano, lia iom dika staturo, kiam li staris antaŭ superulo, surprenis lozan, sed respektoplenan korpotenon, kiel li metis siajn manojn dorsen.

Li havis strangan kutimon, ke de tempo al tempo li eltiris pecon da pano el iu sia poŝo, forte tenante, li mordis en ĝin, kaj per energia ektiro de siaj dentoj li ŝiris pecon el ĝi. Tiaj enigmaj panpecoj troviĝis en la poŝo de lia kamizolo. Eble pro la respekto de tiu pruitana nutraĵo, sed eĉ tio povas esti, ke pro lia manĝemo, Ligert estis pasia panmanĝanto, same, kiel iuj estas sklavoj de morfinismo aŭ nekutime entuziasmaj adorantoj de la virinoj. Verŝajne ankaŭ tiu ĉi kutimo kontribuis al tio, ke li havis tiel bonan sanstaton kiel la kamparanoj, malgraŭ lia obtuzeco rilate la ĝojojn kaj suferojn, inter tiaj inferaj cirkonstancoj.

— Oui, mon capitaine — li diras tramplante kaj restas ĉe la sojlo.

Li scivoleme ĉirkaŭrigardas kun mildaj okuloj, sur lia purbrila vizaĝo montriĝas la malagorde stupida rideto, kaj granda panero gluiĝas al lia buŝangulo.

Laŭregule li metas sian iun kruron en ripozan pozon, kvazaŭ li partoprenus ekzercon.

— Ĉu vi prizorgas la arkivejon? — demandas Sirone.

— Oui, mon Capitaine.

— Kia afero ĝi estas… rilate la mortintan kondamniton n-ro 63, kiu vivas?

Liger staris kaj palpebrumis.

— Ĉu vi ne komprenas? — kriis la kapitano akre. — Kiel povas aperi soldato antaŭ miaj okuloj hodiaŭ tagmeze, kiu jam longe mortis?

— Mia onklo laŭpatra foje estis tiel ebria, ke li renkontiĝis kun si mem en la antaŭĉambro. Tiu mia onklo de tiam ĉiutage sidas en la kafejo ĝis mateno.

— Idioto!

— Mi ne pensas tion, mon capitaine, nur ankaŭ li estas tre drinkema…

— Aŭskultu min! Sur la dosiero de la kondamnito n-ro 63 estas skribite, ke li mortis. Kaj la senranga soldato n-ro 63 staris antaŭ mi tie, kie nun vi!

— Ĉu apud la ŝranko?

La kapitano longe pensadis. Li prenis rajdbastonon de sur la tablo, sur kies fino pendaĉis ledopeco.

— Ligert — li diris poste lace. — Ĉi-regione oni malofte vidas tian mizeran, urban ĉevalaĉon, kiu staras antaŭ malnovmoda, platforma ĉaro apud la trotuaro kaj klinas sian pezan kapon ĝis la asfalto, havanta blindajn, stankolorajn, malgajajn okulojn… La memoro de tia ĉevalo venas en mian kapon pri vi, kiel vi staras ĉi tie.

Ligert antaŭenigas sian maldekstran piedon anstataŭ la dekstra kaj metas sian korpopezon sur la retiritan kruron. Li rigardas al la portreto de marŝalo Lyontey, kaj liaj maĉmuskoloj ekmoviĝas sub la haŭto, ĉar li kunpremas siajn makzelojn por subpremi oscedon, dume liaj ambaŭ nazloboj kelkfoje ektremetas.

— Kaj nun pensadu, porko, ĉar mi frakasos vian kapon! Kiel troviĝas la dosiero de mortinto en la arkivo de la aktiva personaro.

Unue li gratas sian nazpinton, pro kio falas la panero de sur lia vizaĝo. Poste li malgaje pensadas… fine li iom sereniĝas.

— Eble mi scias, mon capitaine. Ni devas gardi kelkajn dosierojn inter la dokumentoj de la ferŝranko. Ni anstataŭigas tiujn per la dokumentoj de la koncerna mortinto. La dosiero de la mortinto indikas tion, ke la adekvatajn paperojn ni devas trakti kiel sekretajn dokumentojn.

La skribisto laŭte singultis dirinte la lastan vorton. Sirone skuis la bastoneton kun levita brako kaj fikse rigardis la pendaĉantan ledon, kvazaŭ li suspetus tiun objekton. Pigra svarmo de muŝoj zumadis ĉirkaŭ ili, kaj terebinta odoro de fluida tavolo de tiutage farbita ŝranko haladzis en la kadavro-fetora varmo de la kontoro.

— Ligert!.. Portu al mi drinkaĵon!

Ironte en la kantinon, Ligert serĉas la dosieron de la kondamnito n-ro 63 en la ferŝranko. La skribisto bone diris.

Severe konfidinda!

Jen ĝi estis skribita sur la kovropaĝo, kiel titolo:


La dokumentoj de la senranga soldato n-ro 63, bataliono III, kompanio 2, kondamnita al dumviva punlaboro pro murdo, spionado, rabo kaj patrujperfido. Ĝi estas gardenda en la ferŝranko de la regimento!


Ligert post nelonge revenis. Li metis la brandon antaŭ kapitanon Sirone kaj

laŭtege singultis. Tuj poste li instinkte rigidiĝis en atentopozo pro timo. Sed kiel ajn li provis regi sin, li denove singultis, akompanate de miranta stertoro.

— Se vi ne finos tiun konstantan pan-manĝegadon — diris Sirone ĝemante, — tiam mi enkarcerigos vin, ke vi verdiĝos.

Ligert eksingultas tiel laŭte, ke ĝi efikas kiel ŝriko.

— Trinku akvon! Iru al la regimentkuracisto, aŭ manĝegu panon, sed faru ion, mi petas vin per la nomo de Dio, ĉar se vi denove singultos, mi disfendos vin! — Spiregante li skrapdis en sia ladskatolo por rulumi cigaredon.

— De kiam vi soldatservas ĉi tie?

— Dekdu jarojn. Mi estis ĉefmasonisto.

— Kio?! Kiom jarojn vi havas?! Ĉu?!

— Mi havas ankoraŭ nur kvindek unu jarojn, mon capitaine.

Li estas stranga miraklo de la naturo! Ĉefmasonisto, en kiu haltis la vivo.

Eh, bone! Kial okupiĝi pri tio?!

— Metu kovrilon sur la fenestron! Se mi ne diras, vi do forgesas tion. Porkoj!

Sekundon penetras la sunbrilo fortege, kaj ekzumas la muŝoj, kiam la skribisto metas akvumitan kovrilon sur la fenestron. Dume li reveme rigardas la dosieron.

— Diru… Ĉu la kapitanoj… servantaj ĉi tie antaŭ mi… kutimas legi… la akompanajn aktojn de la alvenintaj malliberuloj?

— Tio jam okazis. Ekzemple kapitano Privert ĉiam zorgeme tralegis la dosierojn.

— Kial interesiĝis Privert tiom pri la dokumentoj?

— Li estis grafologo. Ĝi estas hobio, studanta malnovajn skribaĵojn. Ĝi havas nenian sencon… Mi havis nevinon, kiu ĉiam ekskursis. Eĉ tio estas nekomprenebla.

— Ĉu vere? Hm. Nu, bone. Nun iru por iom de tempo en la inferon.

Li malfermis la kartonan kovrilpaĝon de la polvokovritaj aktoj por rigardi la verdikton de la milita tribunalo, proklamitan en la afero de la malliberulo n-ro 63.

… Kaj en tiu momento jam ekiris la vero kun forto, ĉion forbalaanta, ke ĝi triumfu super la volo de vivuloj, mortintoj, etuloj kaj potenculoj.

Sed kapitano Sirone eĉ kojnekton ne havis pri tio. Li oscedis kaj komencis legi.