"La skeleta brigado" - читать интересную книгу автора (Rejtő Jenő)

Dua ĉapitro

1

La kapitano bonege amuziĝis en la societo de la malliberulo numero 63 ĝis la kvara horo aŭrore, poste li kriis malsupren tra la fenestro:

— Alo, kaporalo, ŝnurligu tiun ĉi homon!

Kaporalon Biron, kiu jam de la deka horo vespere alportadis la vinon kaj aŭskultis ilian amuziĝon, tiu neatendita ŝanĝiĝo tre surprizis lin. Kial amuziĝas ĝis mateno kapitano Sirone, la komandanto de la puntendaro kun malliberulo, kiun li fine ŝnurligas? Sed la deliktulo jam proksimiĝas fajfante, iom ebrie, tamen kun soldata sinteno:

— La malliberulo numero sesdek tri anoncas sin por puno!

— Kial vi rikanas, idioto?! Kaj ne spiru en mian vizaĝon, ĉar mi dishakos vin! Kial ŝnurligas vin la kapitano? Ĉu?!

— Ĉar mi prezentis min, serĝent-majoro!

Kaj li rikanis tiel, kiel melhundo.

Li havas afablan vizaĝon, sed tio neniom valoras ĉe la gardistoj de la puntendaro. Ekstera aŭ interna bonaj ecoj ne povas fari la kondamniton aminda ĉi tie, en Bahr El Sudan, kie ĉirkaŭ dum kvindek jaroj restadas konstante du mil homoj, kaj ili ankoraŭ amis neniun. La Compagnie Discipline estas tiu karakteriza loko, kie la amo aŭ io similaj animstatoj dekomence estas nekonataj. La sola celo de la punkompanio de la franca fremdula legio estas la fortimigo. Kaj la institucio prezentas elstarajn plenumaĵojn, rilate tiun profesion.

Tial iuj nomis la fortikaĵon: Coin de l’ Enfer. Angulo de la Infero…

Kiu vivis ĉi tie, tiu puniĝis. De la provoso, ĝis la komandant-kapitano oni sendis la soldatojn ĉi tien nur pro venĝpuno.

Pro tio ĉiu malamis ĉiun ĉi-loke.

La gardistoj malamas la malliberulojn kaj unu la alian, la malliberuloj malamas ĉion kaj ĉiun. La suboficirojn instigas ĝenerale nur tiu malsaneca sopiro, ke ili kaŭzu suferegon, kaj kompare kun tio, ili povas senti sian teruran sorton relative pli bona. La oficiroj apatie cerbumadas pri la imagitaj eblecoj de ilia rompiĝinta kariero kaj estas indiferentaj al ĉio.

Ili malamas eĉ sin mem.

Ili malofte parolas pri Parizo. Ili aŭskultas gramofondiskojn, lernas lingvojn, eble ili intrigas aŭ kolektas ion, kaj kvar-kvin fojojn tage ili sterniĝas sur sia kuŝejo, kun tiu ŝtipsimila, inerta falo, kiel iuj homoj kuŝiĝas en la tropiko malesperiĝintaj, kvazaŭ ili subite mortus.

Jen estas la Coin de l’ Enfer: la fortikaĵo de la punkompanio en Bahr El Sudan.


2

Kapitano Sirone, la komandanto, kiu dum sia Pariza posteno estis bone akceptata gasto en aristokrata societo, li estis galanta artoprotektanto, bonega ĉevalrajdisto, bohema amanto de la vivo: laŭ lia gemuto li naskiĝis italo, laŭ lia naturo li naskiĝis franco sur la dolĉa, varmeta marbodo de Savojo. Kun eterna pasio li amis Italion. Li konatiĝis kiel militista ataŝeo de la franca ambasadejo de Romo kun junulino, al kiu li ege enamiĝis.

La kapitano estis perfekta tipo de la baroka vir-idealo, kiun iuj maltrankvil-sangaj, sed sentimentalaj virinoj imagas tia, dum legado de diversaj libroj: ke li estas senmezure malavara, sprita kaj kuraĝa frenezulo, kiel Lordo Byron inspirite verkis la feliĉan bonŝanculon de la amo.

Sed ĝuste pro tio, ke tiu kapitano estis diablo, li ne agis bone, kiam li paŝis sur la vojon de honesuloj, kaj li decidis fini la am-aventurojn por feliĉigi la junulinon, kiun li amas. La knabino estis filino de tre altranga oficiro.

Kio okazis? Nur tio: Famekonata aktorino antaŭ la publiko vangofrapis la kapitanon dum la vesperfesto de grafo Giuseppe di Ferrano en Venecio, en la palaco Girolamo.

Poste la eventoj okazis laŭ konciza sinsekvo de militistaj karier-dramoj. La sekvan tagon li estis rekomandita al sia regimento, post unu semajno alvenis urĝa ordono, kaj li estis elĵetita el la sinjora domo Bl. St. Honoré en la kapitanan kripton de Coin de l’ Enfer.

Donĵuano venis en la inferon…

Fino!

Belaj virinoj, brilantaj pargetoj, sensaciaj ĉevalkur-eventoj, sinjoraj amikoj, lumplena Champs-Elysées kaj rustkolora, kolorperdema, aŭtuna Bois de Boulogne, kun romantikaj rendevuoj, adiaŭ! Krome bonan nokton, kobalt-blua Italio, marmor-palacoj kun arkadoj, cipres-borderitaj marbordoj: ĝi jam ne plu estos, eble neniam!

Fino!

Kaj la populara kavaliro de la elitaj Parizaj societoj ĉi-momente sidas kun elbutonumita kamizolo en la tabakodora kontoro, lia pendanta, granda liphararo, simila al tiu de siluro estas nezorgita, ĝi jam griziĝas kaj havas flavan koloron, kvazaŭ ĝi estus velkanta plantaĵo. Lian vestaĵon kovras la cindro, lia hararo hirtas, ĉar pro nervozeco li kelkfoje enigas tien liajn grandajn, plat-ungajn, brunajn fingrojn, kaj li rulumas cigaredon. Lia vizaĝo malstreĉiĝas en enigme gajan, saĝe mokantan esprimon de mortanta bohema, Arkadia dio. Liaj akre relifiiĝinta, hoka nazo, flava, kadavrokolora haŭto, la malklaraj, dormemaj okuloj, la malestima, senintenca paŭto sur lia liprando, kvazaŭ ĝi estus vaksa masko de la iama vizaĝo, en fandsimile deformiĝinta stato pro la varmego de la dezerto. Du jarojn li estas en la fortrikaĵo.

La unuan tagon li sentis tiel: ke li eltenos nur kelkajn horojn, kaj li mortos. Post la unua monato li konjektis kun timema suspekto, ke oni eble povas vivi longe ĉi tie. Sed nun jam li konjektas kaj kredas nenion.

Liaj malcertaj fingroj reveme skrapadas en la ladskatolo por trovi iom da restinta tabako. Plurfoje kaj mire li atentas, ke li ne tien etendas sian manon, kiel li rigardas. Kvazaŭ liaj okuloj kaj manoj estus perdintaj la praan kontakton.

Kiu komprenas ĝin en tia varmo, kiam la okuloj pulsadas, kaj kvazaŭ dinamo zumus en lia kolo, kun tia monotona fluo leviĝas io el lia gorĝo al lia kranio?

Li distiradis sian ĉemizon, kvazaŭ li volus forigi nevideblajn pesojn de sur sia brustokesto. Dume li profunde spiris, sed duobla singulto interrompis lian pigre leviĝantan pulmon.

Li fikse rigardas la enkaviĝintan, malgrandan skatolon. La ŝvito fluetas de sur li en strietoj, kaj multaj muŝoj zumadas en grapolsimila, densa svarmo ĉirkaŭ li kaj ĉirkaŭ la brando. Li salivumis la cigaredon per la langopinto kaj ekfumis. Lia humide brilanta, pufa vizĝo solviĝas en indiferentaj, sed kontentaj trajtoj pro la ĝuo de la fumenspiro. Li rigardas la surskribon de la skatolo:


SIMON ARTZ


Kie li aĉetis tiun cigaredon?… Ĉu en Parizo, en la Bl. St. Honoré?… Ĉu en la halego de Claridge?

De tempo al tempo li sentas intermitan pikdoloron sub lia torako, ĉe la dekstra flanko.

La hepato…

Li bone scias, ke io komenciĝas tie. Ĝenerale el la direkto de la hepato deiras la fato, en la Ekvatoro. La morto sonorigas kun tia milda, sporade aperantaj pinglopikoj ĉe la pordo de la organismo.

Raŭke, blinde li krias en la sufokan silenton:

— Brandon!

Estas duonlumo. La vaporiĝanta, akvumita kovrilo, metita sur la fenestron, kun mucida odoro peziĝas en la sufoke varma kontoro. Estas terura varmego.

Pendolhorloĝo tiktakas sur la muro. Poste la kaporalo alportas brandon. Metinte la botelon sur la tablon, li heziteme staras, kvazaŭ li volus diri ion. La kapitano trinkas, poste li longe enspiras la fumon de la loze rulumita cigaredo. Ĝia ardaĵo kaj cindriĝinta papero faletas disen.

— Ĉu vi volas ion, porko! — li demandas langvore.

— Si, mon capitaine! Ĉu ne estus bone denove trinki ruĝan vinon? Per ruĝa vino oni pli longe vivas ĉi tie.

— Kiu volas volas longe vivi ĉi tie? Nu, eksidu.

La kaporalo sidiĝas konfuzita. La kapitano iom ŝanceliĝante leviĝas. Kun disigitaj gamboj, kvazaŭ la ekvilibrosento ĉe li estus difektiĝinta, li faras kelkajn pezajn paŝojn. Lia grandega korpo iom grasiĝis, kion kaŭzas ne la bona nutrado, sed ĝi estas la signo de la atonio de la digestaj organoj.

— Nun mi rakontos al vi pri la ruĝa vino kaj pri la brando, kiuj ne estas egalaj — li komencas mallaŭte. — Atentu min, kaporalo! En Francio de la simpla manĝado ĝis la plej luksa nuptofesto oni dolĉigas per ruĝa vino sian soifon, ĝojon, feston. La ruĝa vino ne toleras sole trinki. Estas bezonate amiko al tio, gajaj historioj, malnovaj kantoj, memorigantaj pri virino, kartludo kaj muziko…

— La kompatinda sinjoro ĉefleŭtenanto Screbin tre bele violonludis…

— Sed li mortis. Fermu do vian buŝon, mi petas. Vi pravas, ke sen Screbin ne eblas trinki ruĝan vinon. Ĝi tute ne decas. Mi diras tion: ĝi estas patrujperfido! La ruĝa vino estas iu el la grandaj tradicioj de Francio, kaj ni devas konsideri tion egalranga kun certa patriota ceremonio, kiam oni trinkas ĝin. Sed kiam mi pensas pri miaj italaj antaŭuloj, kiuj alkutimiĝis, ke la kelnero kredencas sen mendo la quarto rosso-n dum ĉiu manĝado, tiam la honoro same devigas nin rilate tiun trinkaĵon, ĉar ankaŭ en Italio estas pli ol simpla drinkemo la ĝuado de la ruĝa vino. Tial decas trinki nur brandon. La ebrio de la brando predikas majestan indiferentecon. Vi malestimas la morton, kaj ankaŭ la vivo estas bona tiel, kiel ĝi estas aŭ ne estas. De la ruĝa vino venas en vian kapon, ke dum novembro en Romo, la aŭtuno disvastiĝas inter la arbokronoj de la parko Borghese per pligrandiĝantaj, mahagonaj makuloj, kaj vesperiĝante tre multaj sonoriloj muĝe sonoras. Tiam sur la Piazza del Pololo ekflugas la kolomboj kun plumpaj flugilfrapoj… Doloras via koro, sed vi kapablas sopiri, eĉ esperi, ke vi iam denove revenos de ĉi tie en la Eternan Urbon, ĉar adiaŭante vi ĵetis tiucele kelkajn centimojn en la kolosan basenon de la artefarita akvofalo, nomata Fontana di Trevi, tial por iom da kontanta mono la superstiĉo promesas revidon al ni. Vi kredas la nekredeblan; ĝi estas la ruĝa vino…

Li rememoris pri melodio kun rompĝinta fajfado, kaj dume li verŝis brandon en du glasojn, sed liaj hidropsaj okuloj fikse rigardis la pordon de la najbara ĉambro, sur kiu estis tabuleto:


Ĉ E F L E ŬT E N A N T O   S C R E B I N

Vickapitano


Li malgaje daŭrigis.

— La ruĝa vino alportis Romon kun la multe da sonorilegoj. Sed mi samtiel povintus diri la bruan ĉirkaŭaĵon de Ponte Vecchio en Firenze, aŭ kiel la apenaŭ malgajan kaj tamen majestan vidaĵon de la tombejo de Genua kun la senmova statuaro. Ĉu vi kredas, aŭ ne: mi estis tre feliĉa tie, en la haladzo de la fandiĝanta vakso kaj pez-odoraj floroj… Estis rusa virino, kiu nur ĉi tie fariĝis parolema, kie ĝenerale la homoj restadas por aŭskulti la eternan silenton, kaj en julio la velkontaj, maturaj floroj ĝojas pro la lasta, granda odor-bakhanalio, kiel certaj virinoj el la tiel nomata Balzac-a tempo, beliĝintaj kaj ofte narkotitaj de pasio, en la hararo kun la unuaj blankaj haroj. Ĉu vi volas cigaredi? He? Mi permesas tion. Jen prenu!

La kapitano estis distrita tiel, ke li donis fajron al la suboficiro, kiu salte leviĝis de sur sia sidloko kaj konfuzite snufadis, sed la cigaredo ne ekbrulis en lia tremanta mano.

— La ruĝa vino dum la grandegaj historiaj katastrofoj de la franca kaj itala popoloj nutris la langvorigan kredon, kun tiu instigo, ke vivi aŭ esperi estas la sama afero, ĉar potencaj nacioj ne nur foje reviviĝis denove el sia longdaŭra morto, kaj la ruĝa vino ĉiam havis gravan rolon en tio. La narkoto de la brando estas grandstila rezigno. Ĝi konvinkas vin pri tio, ke nenio estas grava. Responde al viaj surteraj problemoj, ĝi donacas vin per la nocioj de tempo kaj spaco. Inter tiuj grandegaj diagonaloj, vi naniĝas en via graveco, vi povas esti feliĉa eĉ humiligite, ĉar vi sentas tiel, ke la mondo estas vana, kaj ankaŭ la nenio gravas, se vi amas ĝin. Tiu brando estas tiel indiferenta, fluida Tolstoj. La ruĝa vino dororas, sed ĝi diras: „Estus bone vivi!” Se vi trinkas pli multe, ĝi ekparolas jene: „Vi devas vivi!” Se vi trinkas tre multe, ĝi krias tion: „Vi vivos!” Kaj ĝi eĉ tiam estas bela, se ĝi ne estas vera. Iru en la inferon, filo mia!

Eltrinkinte la brandon, acerbmiene li viŝpurigis per sia malsupra lipo la hirtajn, pendaĉantajn harojn de sia liphararo.

La kaporalo foriras, Sirone fiksrigardas la plankon kaj pezmove faligas sin sur la seĝon.

Eh, bone! Iam eble ĉio finiĝos!

Tra la supra vitro de la fenestro videbliĝas, ke la ĉielo estas malsanece blanka. Ĝi ne havas violkoloroan nuancon, kiel super Parizo, en serena vetero, kaj ĝi ne estas varia, kiel en Italio.

Li ekstaris. Incitis lin tiu arda, dika, senmova fetoro de la kontoro. Estas terure! Eltrinkis glason da brando kaj ekiris por fari sian iun sensencan kontrol-rondiron.

Subite li ekhaltis. Kio ĝi estas?!

Ia mallaŭta sonvibrado aŭdiĝas el la najbara ĉambro! Diable! Violonkordo vibradis tie! Kvazaŭ ĝi estus la orfiĝinta muzikinstrumento de la mortinta Screbin. Ĉu li halucinas?

Heziteme li paŝas al la pordo, sed li ne eniras rigardi ĝin.

Eh, bone… Iam eble ĉio finiĝos! Elveninte el la kontoro, li iras sur la koridoro.

Foj-foje liaj ŝultroj tuŝas la muron, tiam li ŝanceliĝas mezen. Li haltas antaŭ iu ĉambro kaj frapetas:


V I C T O R   G O U I L L A U M E

Deĵorafera ĉefleŭtenanto


Tio estas skribita sur la tabulo, pendanta sur la pordo. Li malfermas ĝin.

Ĉefleŭtenanto Gouillaume kuŝis sur la lito, kun la manplatoj sub lia nuko, krucinte siajn krurojn alte sur la fera litkrado, ĉe la fino de la lito. Li rigardas super la fenestron, kie romboidforma enkaviĝo estas sur la muro, kaj vidiĝas kelkaj nudaj, rozkoloraj brikoj. Kiam Sirone envenas, li ekstaras pigramove, kun ĝena rideto.

— Nur restu — diras la kapitano, kaj li spiregante falas sur seĝon, laciĝinta pro la mallonga vojo.

Tiu Gouillaume aspektas malbone. Liaj okuloj estas grizaj, kiel plumbo, kaj liaj brunaj, longaj haroj malorde hirtas. Li havas tre faltan, turmentitan, ombran vizaĝon kun profundaj sulkoj. Je la mangesto de la kapitano li murmuras ion, gratas sian nukon, poste li denove kuŝiĝas kun pezmova falo.

— Mi petas vin — mumuretis la kapitano. — La izola barako tamen estas bezonata. Okazis du malsaniĝoj je tifo.

— Mi ordonos — li komencas iom artikigite, liaj vortoj kunfluas pro la inerta langomovo, — ke oni malplenigu la lavoĉambron.

— Kial vi retiriĝas tiom? — demandas Sirone iom nervoze.

— Mi rezervas miajn energiojn, sinjoro kapitano — li respondas per trenata voĉo, kvazaŭ li konsiderus ĉiujn siajn vortojn. — Baldaŭ oni rekomandos min en Toulon-on… al… mia… re… gimento… kaj… mi… volas… tion…, ke regeneriĝu mia…. organismo, kiam mi liberiĝos el tiu presilo. Mi bezonas freŝajn energiojn… mi petas vin… sinjoro kapitano… Mia sanstato… sufiĉe ruiniĝis… unuavice… ĉi tie…

Li forglutis multajn konsonantojn pro sia pigre moviĝanta lango kaj malregula spirado. Ĝi ŝajnis sufiĉe nekutima al Sirone.

— Ĉu vi pensas, ke oni rekomandos vin de ĉi tie?

— Kiel… mi… pensas…. Tamen… kiel… mi… pensas…? — li demandis ridetante, kaj la vortoj fluas el lia buŝo kun milda, mallaŭtiĝanta diseriĝo, kvazaŭ lia parol-tekniko estus infanece malcerta. Ĝi… estas… simpla… afero… Tio estas hipoteza… certeco, tiel dirite: la reĉarpentita fertrabo de la anima ekvilibro. La kredo, mi petas vin, kaj jes… Kie do?…

Li faris paŭzon, forgesinte la demandon de la kapitano, kaj memore li provis reveni al tiu obskura angulo de sia cerbo, kie li perdis la fadenon de la konversacio, ĉar se foje okazis tiel, ke li ne trovas la fadenon, tiam li eterne povas vagadi karcerigita sur la humida koridoro, kunliganta la mallumajn gangliojn, kaj porĉiam fermiĝas la rapidege malvastiĝanta elirejo, estingiĝas la krepuska lumo de la ekstera mondo, kiu ankoraŭ momente trafiltriĝas per nebula radiado. Sed jen! La perdita fadeno kuŝas tie, la demando de la kapitano! Trovite! Kaptinte ĝin, li trapremas sin kun ĝi tra la malvasta breĉo sub la taglumon de la socio.

— De kie… mi scias… la liberiĝon? Estis momento, kiam la anima submondo… ĉar tio ekzistas. Ĝi ne estas subkonscia, mi petas, konsideru tion, ĉar… ĝenerale la scienca… esplorado klopodas formi stereotipojn, ĝi neniam ĉerpas el la sintezo de la individuo de la homo… same, kiel nek la ŝufabrikoj faras ŝuojn por tro etaj, aŭ por tro grandaj piedoj… sed… gravas la amasa, la plej ĝenerala mezuro de piedoj… Nu, konsekvence… Do… Jes! Trovite!.. La individuo nuntempe estas stifinfano de la scienca konstato… La stereotipo lasas ĝin sola… ĝi estas Prokrusta lito de la averaĝe mezuritaj teorioj.

Sirone, iom timiĝinta pro la multege da latinaj esprimoj, nur nun povis ekparoli

— Ĉu vi ne parolus pli klare?

— Nu… bone, pli klare… Jen! Mi raportas al vi, sinjoro kapitano — li krias per groteske laŭtiĝanta ekĝojo kaj intermitaj vortoj, — sukcesis… Ŝirmalfermi… la fermoplaton de la ĉerko! Jen staras la mortinto! Kiel ajn oni fermis min tie… Ĉar oni fermis min tien!.. La sango de mia patro… kartludo… kambio… ĉar ekzistis kelkaj gambioj, kaj Evelyn, kiu… mi petas vin, tiel dirite ŝi subite aperis en mia vivo, ĉar ĝi estis subita apero, mi petas vin… en Juan-les-Pins… estis la subita apero… Ne pensu, ke mi havas febron… Aŭ pensu… Estas egale… tamen ĝi… ne gravas. Mi liberiĝos…

La lacaj, ostaj fingroj, kiel tenakloj de mortanta skarabo pigratuŝe palpadas lian frunton. Biblie milda, tamen moka rideto konvulsias sur lia vizaĝo kun iom da malestima orgojlo.

— Kial vi rigardas konstante la muron?

— Ĉu… vi bonvolas ion, mi petas?… — li preskaŭ kirlas la vortojn per sia laca lango… — Ĉu la muron?… Tiu rigardo tiel dirite estas gardo de la energiocirkulado… ĝi estas tia, kiel la ĉiutaga sveda gimnastiko. Forta anima fascio… ĝi ne lasas estingi… la direktadon… malantaŭ vi… ĉar ĝi estas granda problemo ĉi tie, la direktado restas malantaŭ vi, kvankam ĝi devas esti antaŭ vi. Kaj… kiu perdas la direktadon ĉi tie… en Sudano… tiu mortas… pro anima soifo… same, kiel bedueno, kiam… li vojeraras…

La kapitano nun jam timiĝis pro tio, ke li komprenas tion, kion diras la ĉefleŭtenanto… Li faris unu paŝon al la pordo.

— Atendu… mi petas… ĝi estos grava ankaŭ por vi… Sen ĉiutaga koncetrigo de la volo… la animo… fariĝos kadavro! Disfalos la loza komplekso de la nocioj, ĉar la volo estas krado, dum ĝi restas nedifektita… tiam forte tenas la pinĉtenilo de la memoro… la direktadon… malantaŭ vi… La voloforto… tiel dirite estas motoro… kiu bezonas oleadon ĉiutage… Kiam vi rigardas unu punkton… La unuan tagon li rigardas ĝin dum kvin momentoj… la duan tagon duonhoron… Kaj poste ĝi jam estas, kiel la sevad gimnastiko… Ĉu vi komprenas? Ĝi estas posteno en la animprizorgado, solide!.. Nu!.. Ĝi venkos tion… vane… ni devas kliniĝi…

Lia voĉo mallaŭtiĝis, li spiregis.

— Bonvolu diri — kriis la kapitano subite, kaj lia mano jam estis sur la klinko, — kio estos al la barako?

— Morgaŭ… Mi ordonos… Ĝi estas tiel, mi petas… Mi nun kuŝas tiel, kaj morgaŭ mi jam… ordonos… Tio estas la sekreto de la renoviĝantaj energioj… la oleado… la direktado… Ĝi estas, mi petas… mitralo super la agad-radiuso de la defendozono… Atendu, mi petas…

Sed Sirone iris… Ĉu li havas febron? Aŭ… tiom loziĝis en li la mekanismo de la amino? Li devas venigi la kuraciston al li… Pezmove, piedŝovante li iris ĝis la sekva pordo.


J E A N   B E R L A C

Adjutant-chef


Li paŝis en la ĉambron de la suboficiro. Li mire haltis sur la sojlo.

Berlac ne estas ĉi tie. Se li scius, ke la kapitano malfermis lian pordon, eble li sinkus pro honto. La suboficiro en sia ĉambro zorgis nek pri la plej elementa ordo. Nekovrita lito, malpura akvo en la lavopelvo, kamizolo, sapo, viŝtuko, cigaredcindro, paperoj dise sur la planko.

Libroj kuŝas sur la tablo.

Ĉiu libro estas bibliografio, Ĝingis kano, Aleksandro la Granda, Napoleono… Historio de militestroj. Sirone malfermis iun el la libroj.

Kio do ĝi estas?

La adjutanto faris notojn, leginte la historion de Napoleono!! Ekzemple li skribis paĝrande tion: Kial daŭrigis N. la ofensivon al Moskvo? La repacigo de la okupitaj terenoj certigus la rekompletigon al malrapida, sed senriska ofensiva plano.

Pli poste:

Alianciĝinte kun la turkoj N. povintus konkeri la mondon. La sensenca aventuro en Egiptujo malebligis tion…

Nu jen! Kiu pensu pri tiu lakona adjutanto, ke li malbonigas sian sanon per tiaĵoj. Senteblas odoro de malmultekosta parfumo en la aero. Harfiksiga reto kuŝas sur la spegul-tablo kaj metodiko de saniga gimnastiko, kiu temas pri la eterna juneco helpe de spir-ekzercoj.

Sufiĉe!

Li reiris ŝanceliĝante en la kontoron. Ĝi ja estas… koŝmaro.

Eh, bone! Iam eble ĉio finiĝos! Forpasos la tuto, kiel la lasta, gaja melodio sur la violono de ĉefleŭtenanto Screbin, tiun vesperon, kiam li eklevinte sian ŝultron, mortpafis sin.

Kaj li glutas iom da kinino.

La mortanta taglumo de la dezerto penetras en la ĉambron per rufa radiado. En tiu torpora, sangokolora silento la soleco de la kontoro sonigas melodiojn el la nenio. Virino ridanta kriadas el la malproksimo de kelkaj jaroj: „Aŭgusto!” Li ĉirkaŭrigardas en la duonluma, malbonodora ĉambro, kaj pro tio mutiĝas la solece sonoranta, virina krio, sed ĝia lasta sono ankoraŭ vibras en la aero.

Zumas la silento.

La mebloj, forviŝiĝantaj en la krepuskaj ombroj, rigide atentas lin. Estas io minacanta en tiu permanenta senmoveco, kiel la ŝranko, tablo, seĝo mute ĉirkaŭas la homon. La atendado de la objektoj gardas mortan sekreton. Eble, ĉar per sia instinkto li jam longe konjektas, ke la realo estas nur simbolo. Sento, nocio, ŝranko kaj malĝojo: ĉio ĉi estas nur simbolo de io, kio konstante esprimiĝas, sed ni neniam povas kompreni tion.

La silento tiam provokas la kapitanon halucini.

Kiu timas esti en solo, precipe vesperiĝante aŭ nokte, li efektive timas tion, ke la objektoj ribelas kontraŭ la logika, kutima ordo de la aferoj. Se tiuj senmovaj mebloj nun kondutus alimaniere, kiel ĝis nun, tiam ili ŝanceligus la kredon de la kapitano rilate lian ekzistadon, kaj la terura fato plenumiĝus…

Eh, bone! Iam eble ĉio finiĝos! Pasos la tuto, kiel la lasta, gaja melodio sur la violono de ĉefleŭtenanto Screbin.

Konsternite li ekatentas!

El la alia ĉambro aŭdiĝas violonsono! Delikata, mallaŭta melodio vibradas el la kordoj …

La mortinta Screbin violonludas!


3

Tiel fantomeska estis tiu eksonanta muziko paralele kun la memoro de Screbin, ke momenton li fiksrigardis kun malfermita buŝo al la zumantaj muŝoj, ĉirkaŭantaj la aperturon de la brand-botelo… Ekstarinte li iris al la najbara ĉambro kaj forte piedfrapis la pordon, ke ĝi malfermiĝis.

Kiu kuraĝis preni en sian manon la muzikilon de Screbin?! Diable!

Li staris spiregante. Jen rigardu… Malliberulo!

Li violonludas enprofundiĝinte, kun duone fermitaj okuloj, kaj ekvidinte la kapitanon, li finas tion per subita arĉtiro.

— Kiu vi estas… porko?…

— La malliberulo numero sesdek tri, mon commandant.

Li spiregas, poste singultas kaj rigardas la malliberulon de la verto ĝis la plando. Hm… Li ne havas mortokranion, kaj frenezajn trajntojn, kiel la aliaj. Liaj densaj, brunaj haroj ankoraŭ estas brilaj kaj elastaj. Tiu ĉi homo vivas. Ne nur laŭ la ĝenerale uzata senco de la vorto, kiu signifas kunligon al la kemio, kion ni eble povas karakterizi plej trafe per la vorto „ekzisto”; tiu malliberulo ankoraŭ vivas, sur lia eksteraĵo manifestiĝas la simboloj de la animo, kiel la kompleksa nocio de la vivo, — sento, konscio, korpo kaj ambicio — nur kune signifas ion. Lia rondforma, bruna, belaspekta vizaĝo montris eĉ iom da gajeco.

— De kiam vi estas ĉi tie?

— Kvin monatojn.

Ŝajnas, ke tiu Magiron faras escepton por li, tial li havas tiel bonan sanstaton! La serĝento estas korupta fiulo. Pro ia defraŭdo oni postenigis lin ĉi tien, kaj la defraŭdisto ĉiam restas koruptebla.

— Vi, porko! Mi jam longe atentas vin! Vi ŝtelas la tagon ĉiam en la deponejo!

— Mi laboras ĉe la ŝtonrompistoj, mon commandant!

— Ne mensogu, ĉar mi frakasos vin! Kial vi havas tiel bonan sanstaton?

— Ĉar mia organismo estas bona.

— Kaj… kiel vi troviĝas nun en la kontoro, ĉu? He?! Respondu, vi… Vi ĉiuscianto?! Ĉu?!

Kaj li paŝis tute proksime al la junulo, klinante sian trunkon, li rigardis desube supren en la vizaĝon de la knabo, kvazaŭ li volus esplori lin ankaŭ el tiu ĉi stranga vidpunkto.

— Mi ne ricevis libertempon, sinjoro kapitano. Kvankam hodiaŭ estas la dekkvara de julio!

Do nun estas la datreveno de la sieĝo de Bastille! Tiu Magiron estas granda hundo, ke li eĉ nun turmentadas tiujn ĉerkofuĝintojn.

— Kial ne donis la serĝento al vi libertempon hodiaŭ?!

— Ĉar mi petis mian tuttagan akvoporcion. Antaŭ tri tagoj oni punis min per forpreno de la duono de mia akvoporcio.

— Ĉu nur tial, ĉar… vi petis plus akvoporcion? Ĉu?! Vi, ne mensogu, ĉar mi frakasos vian kranion, diablo forportu tiulon!! Pfu!!

— Kaj… Mi replikis. La serĝento rifuzis mian peton dirante, ke tiulo, kiel mi havas nenion kumunan al la dekkvara de julio. Mi respondis tion, ke: „Nek vi defraŭdis dum la sieĝo de Bastille, serĝento…”

La kapitano mallonge ridis. Tio estas bona.

Li imagis Magiron-on, kiel li faras malgravajn forstrekojn en la soldlibro, kiam la revoluciuloj pafas Bastille-on per haŭbizoj.

Li denove distiris sian ĉemizon, sed la prema pezo ne ĉesis. Ĉi tie mankas la aero, aŭ kio estas?… Li havis naŭzon, ĉar li sentis la penetran alkoholaĵvaporon, eliĝantan el lia buŝo.

— Kaj kiel vi kuraĝis ĉi tie… vilonludi?! Ĉu?!

— La parolo de sinjoro kapitano entuziasmigis min. Mi aŭdis la bonegan kunligon inter la ruĝa vino kaj la historio, kion vi rekonis!

— Kiel? Ĉu vi… komprenis tion?

— Ĝi havas rilaton al mia profesio.

— Ĉu vi iam okupiĝis pri historio?

— Ne, nur pri ruĝa vino, sinjoro kapitano, sed tre intensive.

Sirone denove ekridis, sed li pentis tion, kaj li akre kriis al li:

— Forportu vin!

Li kolere spiregis. Li estas tia fiulo!

En tiu ĝiskole butonuminta kamizolo.

Li iris ŝanceliĝante en la kontoron. Tie la duonlumo, la muŝoj zumantaj ĉirkaŭ la brandlagetojn kaj la pufa, dika silento streĉiĝis tiel, kvazaŭ ĉio estus en la ŝveliĝinta, fume ardanta meĉo de estingiĝinta kandelo, kio okazas, aŭ kio simple estas, sen okazo. Ĝi nur estas! For de ĉi tie! Li denove eliras. Tra la alia pordo.

Sur la koridoro senteblas odoro de mucidaj dokumentoj en la polvogusta, tepida duonlumo, kaj timiĝintaj musoj vigle diskuras al la anguloj de la plankorando pro la krakado de paŝoj. Kiom da musoj! Tiu fia Magiron devus ekstermigi ilin.

La efiko de la postebria stato aperas ĉe li per tia premo, kvazaŭ ĝi streĉus interne lian kranion, kiam sobriĝante la sango iom post iom malleviĝas en lia kapo. Malvarma ŝvito fuetis sur lia haŭto, kaj liaj manoj-piedoj, torpore juktiklantaj apartenis al li kiel sensentaj, artefaritaj membroj, nur tial, ĉar li scias, kie tiuj estas.

Gouillaume havas problemon. Ĝi estas senduba…

Jen estas lia alia oficiro, la vickapitano:


G A S T O N   L I B O U R N E

Ĉ E F L E ŬT E N A N T O

Financkontrolejo

Bonvolu frapeti!


Li frapetis.

— Kiu vi estas?! — demandas sonoranta, agrabla voĉo de viro de interne.

La kapitano malfermis la pordon. Libourne farĉis cigaredojn, kaj antaŭ li sonis radioaparato sur la tablo. Li kombis reen sian densan hararon kiel ruso, apud lia alta frunto du enkaviĝintaj tempioj pulsadis maltrankvil-ritme, lia juna vizaĝo, la viglaj okuloj montris inteligentecon, energion kaj bonhumoron per nekutime entuziasma maniero.

En la ĉambro regas ĝena, granda silento. Sur la muro pendas grandega desegnokartono kun tabelo, kie estas skribite la etato, la tagoj de la soldoelpago kaj ceteraj gravaj indikoj.

Sur la tablo estas samovaro kaj tabako, sternita por farĉado.

— Mi opinias, — komencas la kapitano, — ke io ne estas en ordo rilate Gouillame-on.

— La kompatindulo havas muŝon el lia kapo — kapjesis Libourne, kaj la farĉstangeto kalkas, poste falas preta cigardo sur la tablon. — Ĉu vi deziras trinki teon, sinjoro kapitano?

— Mi ne petas, sed mi ŝatus trinki ĝin kun rumo.

La oficiro ridas gemutee kaj metas rumon sur la tablon antaŭ sia superulo. La farĉ-stangeto klakas. Falas cigaredo.

— Kio nova?

— Mi petas vin, sinjoro kapitano — klarigis Libourne, — nun mi komencis novan sistemon en la financa kontrolado de la soldoj, kiel mi lastfoje raportis tion al vi en mia referaĵo.

— Mi ne estas sperta pri la librotenado. Pfu!

— Nova sistemo. Ĝi signifas minuman eblecon de eraro, kaj rilate la kontroladon, ĝi estas mirige simpla! La kontrolo fariĝas superflua, ĉar malzorgema kaj erara administrado estas neebla.

— Eh! Kiel ajn vi kalkulas, ĝi estas tamen la infera mezo de Sudano!

— Mi pensis, mi petas, sinjoro kapitano, ke mi povas kakuli je vi en la laboro reorganizi Bahr El Sudan-on — li diris iom malvarmkondute. — Miaj kelkaj planoj, rilate la militistajn punsistemojn estos tre gravaj.

— Eh! Kion vi volas reorganizi?!

— Li singultis kaj klinis sian glacimalvarman frunton inter siajn manplatojn. Li sentis tiel, se oni frapus lian kranion per hakilo, ĝi tute ne dolorus lin. Oni nur metis tiun pecon da glacio sur lian kolon. Neeble, ke ĝi estas lia kapo…

Sekvas ĝena silento.

Sirone paŝis sur la koridoron ŝanceliĝante, kaj iris… Hop… Li batiĝis al la muro…

Reen en la kontoron.

La muŝoj zumadas, kaj senteblas malbonodoro de brando.

Li sidiĝas al la sekputra, ŝvita, malnova skribotablo.

Eh, bone! Estas tute egale. Ĝi ja indas al porko…

Kolere li forpuŝas per la pinto de sia ŝuo la kvadratmetro-grandan kokustapiŝon kuŝantan antaŭ liaj piedoj. Li nur ŝajnigis la piedbaton, ĉar nun li estis tro laca al tiaĵo. Kaj efektive nek la kokustapiŝo mem estis la vera, ĝojplena vivo, meritanta elkore, sincere piedbati ĝin!

Li denove malfermas sian ladskatolon, kiu miraklinde akompanis lin sur tiu senvoja vivo-vagado, el Parizo en Sharon, kaj li nur ĉi tie divenis, ke tiu sensignifa objekto restis al li sola el tiom gravaj kaj necesaj objektoj. Same impresas nin la relative indiferenta Pariza modvendistineto, pri kiu ni opinias kiel pri senpersona virino, havanta simplajn koraferojn, kaj kiam el la surface svarmantaj, abundkreskaj algoj de la bonaj amikoj ni mergiĝas en la ŝlimon de la soleco, konsternas nin la rekono, ke tiu eta servistino fidele persistas ĉe ni. Tiu ŝajne malmultekosta hommaterio, oni ne scias, kial, senlace kaj fidele, sed sen la timiga heroismo de la damoj, kaŝiĝas ie en la cigarpoŝo de lia vivo, nerimarkite, sed tiel, ke jen li trovis ĝin, kiam li malplenigis ĉiujn poŝojn de sia vestaĵo. Kaj nun jam li alimaniere rigardis sur ĝin, iom malfruĝinte, sed oni ne estus kredinta, ke tiu ĉi ladskatolo estas relative multe pli temporezista ol ora kaseto, ĉefverko de oraĵisto…

Nu jen. Li rigardas ĝin. Kaj ĝi konstante respondas, kriante la samon per ruĝaj literoj:


S I M O N   A R T Z

Kairo


Eh! Mi devas freneziĝi! Oni blovas vespersignalon ie. Baldaŭ alvenos la premanta, morte longa nokto, kaj aperos la lumigitaj, viglatrafikaj bulvardoj, la konfuza vizio de la placoj en Romo, plenaj de la muĝo de sonorilegoj.

Ne! Ne esti sola…

— Alkonduku al mi la kondamniton, numero sesdek tri! — li kriis en la telefonon kaj frape remetis ĝin…

Diable. Li estas afabla figuro, ni amuziĝos, kaj fino!

Eble, se li scius, ke lia mallonga ordono okazigos serion de tiaj decidige novaj, konsternaj eventoj, tragedioj kaj komedioj similaj al tamburpafado, tiam li rapide nuligus sian komandon.

— La kondamnito, numero sesdek tri, mon capitaine — anonciĝis la malliberulo kunfrapinte siajn maleolojn.

La kapitano lace mansvingis kaj diris malbonhumore:

— Silentu, silentu… Porko, porko… Kion vi violonludis?! Ĉu?!

— La kanton de la Venecia gondolisto, komponitan de Mendelson, mon capitaine.

— Kia kanto ĝi estas? Ĉu Venecio… Ĉu gondolo??? — Kaj li revadis. Hoho! Nu, jes! La Campanile! La Arzenalo… Jen vidu! Venecio!

Ŝovinte sian nazon tute proksime al la vizaĝo de la knabo, ke ili rigardis unu la alian kun brand-vaporo ĉirkaŭ ilia kapo, Sirone akravoĉe kriis al li:

— Pro tio, fiulo, nun mi devus ŝnurligi vin! Ĉu vi komprenas? Kaj skurĝi vin, ĝis via haŭto ĉifoniĝos ĝisoste. Ĉu vi scias, kial? Ĉu?

— Mi scias, sinjoro kapitano — li respondis ĝemante. — Mi scias… Ĉar bedaŭrinde ankaŭ mi estis en Venecio.

La kapitano rigardis tiel la kondamniton n-ro 63, kvazaŭ tiu cirkonstanco vekus suspekton en li.

— Nu? Ĉu vi estis… en Venecio? Hm… tio… ĉiuokaze estas interesa. Kion vi faris tie?… Ĉu?! — demandis kapitano Sirone, plie en konfesiga maniero.

— Mi estos sincera, sinjoro kapitano — li spiregis. — Ĝi okazis sur Lido. Mi promenis kun junulino antaŭ Excelsior, kaj la maro… bonvolu ŝnurpendigi min, sed mi ne plu povas prisilenti tion, ĝi estis blua! — kaj li ripetis per ektremolanta, entuziasma, krianta voĉo. — Sinjoro kapitano, mortigu min, sed la maro estis tiel blua, kiel la okuloj de la laktoblondaj adoleskulinoj, kiam la suno brunigis ilian vizaĝon!!!

— Fripono! — kriis la kapitano. Poste li iris ŝanceliĝante antaŭ la skribotablon kaj levis la brandbotelon al sia buŝo.

Li refaligis ĝin kun abomena grimaco kaj malrapide distiradis sian ĉemizon per ŝireganta movo, kio ofte okazas al venenitaj, agoniantaj homoj, kiam ili propramane ŝatus disŝiri sian korpon pro la sufero. Poste li tamburegis sur la tablo per ambaŭ pugnoj.

— Kaporalo! Kaporalo! — li kriis kun ruĝiĝinta vizaĝo.

— Present, mon capitanie — anonciĝis la timiĝinta suboficiro.

Sirone, inerta pro la ekflamanta fortostreĉo, fiksrigardis kun kliniĝinta makzelo. Poste li prenis la skatolon kaj rulumis cigaredon, per hezitemaj, malsekaj fingroj. Dume li singultis.

— Sendu ruĝan vinon… vi, porko.