"Tiel do rakontoj" - читать интересную книгу автора (Kipling Rudyard)

Kiel la alfabeto estis farata

Tiam, unu semajnon post kiam Tafimaj Metalumaj (ni daŭre nomos ŝin Tafinjo, Plej Amata) faris tiun malgrandan eraron pri la sago de sia Paĉjo kaj la Fremdulo-viro kaj la bildo-letero kaj ĉio tio, ŝi denove iris fiŝi karpojn kun sia Paĉjo. Ŝia Panjo volis ke ŝi restu hejme kaj helpu pendigi pelto-felojn sur la grandajn sekigo-fostojn ekster ilia Neolitika Kavo, sed Tafinjo kaŝe foriris al sia Paĉjo tre frue, kaj ili fiŝkaptis. Subite ŝi komencis fari ridajn sonetojn, kaj ŝia Paĉjo diris: "Ne faru stulte, infano."

"Sed ĉu ne estis incite!" diris Tafinjo. "Ĉu vi ne memoras kiel la Ĉefa Estro blovigis siajn vangojn, kaj kiel ridiga aspektis la Fremdulo-viro kun la koto en siaj haroj?"

"Mi memoras," diris Tegumo. "Mi devis pagi du cervo-felojn — molajn kun franĝoj — al la Fremdulo-viro pro ĉio kion ni faris al li."

"Ni nenion faris al li," diris Tafinjo. "Estis Panjo kaj la aliaj Neolitikaj sinjorinoj — kaj la koto."

"Pri tio ni ne parolu," diris ŝia Paĉjo. "Ni lunĉu."

Tafinjo prenis medol-oston kaj sidis muse silenta dum dek tutaj minutoj, dum ŝia Paĉjo gratis sur pecoj da betulo-ŝelo per ŝarkodento. Tiam ŝi diris: "Paĉjo, mi penzis pri sekreta surprizo. Vi faru sonon — iun ajn sonon."

"Aa!" diris Tegumo. "Ĉu tio sufiĉas kiel komenco?"

"Jes," diris Tafinjo. "Vi aspektas precize kiel karpo-fiŝo kun buŝo malferma. Diru ĝin denove, mi petas."

"Aa! aa! aa!" diris ŝia Paĉjo. "Ne estu malĝentila al mi, filino mia."

"Mi ne celas esti malĝentila, vere kaj senmensoge," diris Tafinjo. "Estas parto de mia sekreta-surprizo-pensaĵo. Ja diru aa, Paĉjo, kaj tenu vian buŝon malferma en la fino, kaj pruntu al mi tiun denton. Mi desegnos buŝon de karpo-fiŝo plene-malferman."

"Kial?" diris ŝia Paĉjo.

"Ĉu vi ne komprenas?" diris Tafinjo, gratante plu sur la betulo-ŝelo. "Tio estos nia malgranda sekreta s'prizo. Kiam mi desegnos karpo-fiŝon kun malferma beko en la fulgo je la fundo de nia Kavo — se Panjo ne protestos — ĝi memorigos vin pri tiu aa-sono. Tiam ni povos ludi kvazaŭ estas mi, saltinta el la mallumo kaj s'prizinta vin per tiu sono — same kiel mi faris en la kastoro-marĉo pasintvintre."

"Ĉu vere?" diris ŝia Paĉjo, per la tono kiun plenkreskuloj uzas kiam ili vere atentas. "Daŭrigu, Tafinjo."

"Aĥ fuŝe!" ŝi diris. "Mi ne povas desegni tutan karpo-fiŝon, sed mi povas desegni ion kio indikas buŝon de karpo-fiŝo. Ĉu vi ne scias kiel ili staras kun la kapo malsupre serĉantaj en la koto? Nu, jen estas kvazaŭa karpo-fiŝo (ni povas ludi ke la resto de ĝi ankaŭ estas desegnita). Jen nur ĝia buŝo, kaj tio signifas aa." Kaj ŝi desegnis jenon. (1)

"Ne malbone," diris Tegumo, kaj gratis ankaŭ mem sur sia propra peco da betulo-ŝelo; "sed vi forgesis la sento-fadenon kiu pendas trans ĝia buŝo."

"Sed mi ne kapablas desegni, Paĉjo."

"Vi bezonas desegni nenion krom la malfermaĵo de ĝia buŝo kun la sento-fadeno transe. Tiam ni scios ke estas karpo-fiŝo, ĉar perkoj kaj trutoj ne havas sento-fadenojn. Rigardu nur, Tafinjo." Kaj li desegnis jenon. (2)

"Nun mi kopios ĝin," diris Tafinjo. "Ĉu vi komprenos tion ĉi kiam vi vidos ĝin?" Kaj ŝi desegnis jenon. (3)

"Perfekte," diris ŝia Paĉjo. "Kaj mi estos same s'prizita kiam mi vidos ĝin ie ajn, kvazaŭ vi estus elsaltinta de malantaŭ arbo kaj dirinta "Aa!" "

"Nun vi faru alian sonon," diris Tafinjo, tre fiera.

"Jaa!" diris ŝia Paĉjo, tre laŭte.

"H'm," diris Tafinjo. "Tio estas miksa sono. La fina parto estas la aa-karpo-fiŝo-buŝo; sed kion ni povas fari pri la komenca parto? Je-je-je kaj aa! Jaa!"

"Ĝi ja similas al la karpo-fiŝo-buŝo-sono. Ni desegnu plian parton de la karpo-fiŝo kaj ligu ilin," diris ŝia Paĉjo. Ankaŭ li estis sufiĉe incitita.

"Ne. Se ili estas ligitaj, mi forgesos. Prefere desegnu ĝin aparte. Kaj prefere ne parton de karpo-fiŝo, sed la hokon per kiu ni foje kaptas ĝin," diris Tafinjo.

"Bona ideo," diris Tegumo. "Jen fiŝ-hoko por la je-sono." Kaj li desegnis jenon. (4)

"Nun mi provos," diris Tafinjo. "'Moru ke mi ne povas desegni kiel vi, Paĉjo. Ĉu sufiĉos se mi desegnos nur la hokon, sen la truo por meti la fadenon?" Kaj ŝi desegnis jenon. (5)

Ŝia Paĉjo kapjesis, kaj liaj okuloj estis lume brilaj pro 'citiĝo.

"Belege," ŝi diris. "Nun vi faru alian sonon, Paĉjo."

"Oo!" diris ŝia Paĉjo, tre laŭte.

"Tio estas tre facila," diris Tafinjo. "Vi faras vian buŝon ronda kiel ovo aŭ ŝtono. Do ovo aŭ ŝtono taŭgos por tio."

"Oni ne ĉiam povas trovi ovon aŭ ŝtonon. Ni devos grati ion rondan-similan." Kaj li desegnis jenon. (6)

"Kara ĉielo!" diris Tafinjo, "kiom multe da sono-bildoj ni jam faris, — karpo-buŝo, fiŝ-hoko, kaj ovo! Nun vi faru alian sonon, Paĉjo."

"Ssŝ!" diris ŝia Paĉjo, kaj kuntiris siajn brovojn, sed Tafinjo estis tro incitita por rimarki tion.

"Tio estas tre facila," ŝi diris, gratante sur la arboŝelo.

"E... kio?" diris ŝia Paĉjo. "Mi celis ke mi estas pensanta, kaj ne volas esti ĝenata."

"Tamen estas sono. Estas la sono kiun serpento faras, Paĉjo, kiam ĝi pensas kaj ne volas esti ĝenata. Ni faru por la ssŝ-sono serpenton. Ĉu tio taŭgos?" Kaj ŝi desegnis jenon. (7)

"Jen," ŝi diris. "Jen plia s'prizo-sekreto. Kiam vi desegnos siblan serpenton ĉe la pordo de via malgranda krom-kavo kie vi riparas la sagojn, mi scios ke vi forte pensas; kaj mi eniros tute muse-kviete. Kaj se vi desegnos ĝin sur arbo ĉe la rivero kiam vi estos fiŝanta, mi scios ke vi volas ke mi paŝu plej muse-kviete, por ne skui la bordon."

"Tute tiel," diris Tegumo. "Kaj estas pli en ĉi tiu ludo ol vi pensas. Tafinjo kara, mi havas impreson ke la filino de via Paĉjo trafis je la plej bela afero kiu iam estis post kiam la Tribo de Tegumo ekuzis ŝarkodentojn anstataŭ iuj akraj ŝtonfrapaĵoj kiel pintojn por la sagoj. Mi kredas ke ni trovis la grandan sekreton de la mondo."

"Kial?" diris Tafinjo, kaj ankaŭ ŝiaj okuloj brilis pro incitiĝo.

"Mi montros," diris ŝia Paĉjo. "Kio estas akvo en la Tegumo-lingvo?"

"Kompreneble ja, kaj tio signifas ankaŭ "rivero" — kiel Vagaj-ja — rivero Vagajo."

"Kio estas malbona akvo kiu donas al vi febron kiam vi trinkas ĝin — nigra akvo — marĉo-akvo?"

"Kompreneble jo."

"Nun vidu," diris ŝia Paĉjo. "S'pozu ke vi vidus ĉi tion gratitan flanke de akvo-truo en la kastoro-marĉo?" Kaj li desegnis jenon. (8)

"Fiŝ-hoko kaj ronda ovo. Du sonoj miksitaj! Jo, malbona akvo," diris Tafinjo. "'Preneble mi ne trinkus tiun akvon ĉar mi scius ke vi diras ke ĝi estas malbona."

"Sed mi ne bezonus esti ĉe la akvo, tute ne. Mi povus esti mejlojn for, ĉasante, kaj tamen -"

"Kaj tamen estus precize same kvazaŭ vi starus tie kaj dirus: "For, Tafinjo, aŭ vi havos febron." Ĉio tio en fiŝ-hoko kaj ronda ovo! Ho Paĉjo, ni devas rakonti tion al Panjo, rapide!" Kaj Tafinjo dancadis ĉirkaŭ li en tuta rondo.

"Ne jam," diris Tegumo; "ne ĝis ni havos pli. Ni vidu. Jo estas malbona akvo, sed so estas manĝo kuirita sur fajro, ĉu ne?" Kaj li desegnis jenon. (9)

"Jes. Serpento kaj ovo," diris Tafinjo. "Do tio signifas ke manĝo estas preta. Se vi vidus tion gratitan sur arbo, vi scius ke estas tempo por veni al la Kavo. Ankaŭ mi."

"Ververe!" diris Tegumo. "Ankaŭ prave. Sed atendu momenton. Mi vidas problemon. So signifas "venu kaj manĝu", sed ŝo signifas la sekigo-fostojn kie ni pendigas niajn pelto-felojn."

"Aĉaj aĝaj sekigo-fostoj!" diris Tafinjo. "Mi tre malŝatas kiam Panjo petas min por pendigi pezajn pluŝajn peltojn sur ilin. Se vi desegnus serpenton kaj ovon, kaj mi pensus ke temas pri manĝo, kaj mi venus el la arbaro kaj rimarkus ke ĝi signifis ke mi helpu al Panjo pendigi la pelto-felojn sur la sekigo-fostojn, kion tiam mi farus?"

"Vi estus kolera. Panjo ankaŭ. Ni devas fari novan bildon por ŝo. Ni devas desegni makulitan serpenton kiu faras ŝ-ŝ, kaj ni ludos ke la senmakula faras nur ssss."

"Mi ne certus kiel meti la makulojn," diris Tafinjo. "Kaj eble kiam vi rapidus vi forgesus meti ilin, kaj mi pensus ke estas so dum estas ŝo, kaj tiam Panjo kaptus min tamen. Ne! Mi pensas ke ni aldonu tiujn aĉajn altajn sekigo-fostojn mem, por esti tute certaj. Mi metos ilin malantaŭ la siblan serpenton. Rigardu!" Kaj ŝi desegnis jenon. (10)

"Mi pensis ke vi celas malantaŭ kiel post," diris ŝia Paĉjo. Kaj li desegnis jenon. (11)

"Ankaŭ eblus," diris Tafinjo. Sed tiam ni eble pensus ke temas pri du sonoj, dum temas pri unu."

"Eble vi pravas. Ĉiuokaze tre similas al niaj sekigo-fostoj," diris ŝia Paĉjo, ridanta. "Nun mi faros novan sonon kun la serpento-kaj-sekigo-fosto-sono en ĝi. Mi diras ŝi. Tio estas Teguma por sago, Tafinjo." Kaj li ridis.

"Ne ridu pri mi," diris Tafinjo, pensante pri sia bildo-letero kaj la koto en la haroj de la Fremdulo-viro. "Vi desegnu ĝin, Paĉjo."

"Ni ne aldonos kastorojn aŭ montetojn ĉi-foje, ĉu?" diris ŝia Paĉjo. "Mi desegnos nur rektan linion por mia sago." Kaj li desegnis jenon. (12)

"Eĉ Panjo ne povus erare pensi ke oni mortigas min," li diris.

"Mi petas, ne faru, Paĉjo. Mi eksentas malkomforte pro tio. Faru iom pli da sonoj. Ni tiel bele progresas."

"E... h'm!" diris Tegumo, supren rigardante. "Ni diru ŝu. Tio signifas "ĉielo"."

Tafinjo desegnis la serpenton kaj la sekigo-foston. Tiam ŝi haltis. "Ni devas fari novan bildon por tiu fina sono, ĉu ne?"

"Ŝu-ŝu-u-u-u!" diris ŝia Paĉjo. "Kial? Ĝi tre similas al tiu ronda-ovo-sono iom maldikigita."

"Do s'pozu ke ni desegnos maldikan rondan ovon, kaj kvazaŭos ke ĝi estas rano kiu dum jaroj nenion manĝis."

"Ne-ne," diris ŝia Paĉjo. "Se ni desegnus tion haste ni povus miskompreni kaj pensi ke temas pri la ronda ovo mem. Ŝu-ŝu-ŝu! Mi diros al vi kion ni faros. Ni faros malgrandan truon je la fino de la ronda ovo por montri ke la o-sono prononciĝas maldike kun malgranda truo de buŝo, oo-uu-uu. Tiel." Kaj li desegnis jenon. (13)

"Tre bone kaj bele! Multe pli bone ol maldika rano. Daŭrigu," diris Tafinjo, utiligante sian ŝarko-denton.

Ŝia Paĉjo daŭrigis desegnadon, kaj lia mano skuiĝis pro incitiĝo. Li daŭrigis ĝis li estis desegninta jenon. (14)

"Ne rigardu supren, Tafinjo," li diris. "Provu eltrovi kion tio signifas en Teguma lingvo. Se vi povas, ni ja trovis la Sekreton."

"Serpento — fosto — rompita-ovo — fiŝ-hoko kaj karpo-buŝo," diris Tafinjo. "Ŝu-ja. Ĉiel-akvo (pluvo)." Ĝuste tiam guto falis sur ŝian manon, ĉar la ĉielo plennubiĝis. "Nu, Paĉjo, pluvas. Ĉu tion vi volis diri al mi?"

"Kompreneble," diris ŝia Paĉjo. "Kaj mi diris tion al vi ne dirante eĉ unu vorton, ĉu ne?"

"Nu, mi pensas ke mi estus eksciinta post minuto, sed tiu pluvoguto certigis. Mi nun por ĉiam memoros. Ŝu-ja signifas "pluvo", aŭ "pluvos". Nu do, Paĉjo!" Ŝi ekstaris kaj dancis ĉirkaŭ li. "S'pozu ke vi elirus antaŭ ol mi vekiĝis, kaj dezegnis ŝu-ja en la fulgo sur la vando, tiam mi scius ke pluvos kaj mi prenus mian kastoro-felan pluvo-ĉapon. Ĉu Panjo ne estus surprizita!"

Tegumo ekstaris kaj dancis. (Paĉjoj ne hontis fari tiajn aferojn en tiuj tempoj.) "Pli ol! Pli ol!" li diris. "S'pozu ke mi volus diri al vi ke ne multe pluvos kaj ke vi venu al la rivero, kion ni desegnus? Diru la vortojn en Tegumo-lingvo unue."

"Ŝu-ja-las, ja maru. (Ĉiel-akvo finiĝas. Rivero venu.) Kiom da novaj sonoj! Mi ne scias kiel ni povos desegni ilin."

"Sed mi ja — sed mi ja!" diris Tegumo. "Nur atendu momenton, Tafinjo, kaj ni ĉesos por hodiaŭ. Ni jam havas ŝu-ja, ĉu ne? sed tiu las estas enigma. La-la-la!" kaj li svingis sian ŝarkodenton.

"Estas la sibla serpento je la fino kaj la karpo-buŝo antaŭ la serpento — as-as-as. Ni nur bezonas la-la," diris Tafinjo.

"Mi scias, sed ni devas fari tiun la-la. Kaj ni estas la unuaj homoj en la mondo kiuj iam ajn provis fari tion, Tafimaj!"

"Nu," diris Tafinjo, oscedanta, ĉar ŝi estis sufiĉe laca. "Las indikas krom finon aŭ finiĝon ankaŭ rompon, ĉu ne?"

"Tiel estas," diris Tegumo. "Jo-las signifas ke ne estas akvo en la rezervujo por ke Panjo kuiru kun ĝi — ankaŭ kiam mi estas ĉasonta."

"Kaj ŝi-las signifas ke via sago estas rompita. Se mi nur estus pripensinta tion anstataŭ desegni stultajn kastoro-bildojn por la Fremdulo-viro!"

"La! La! La!" diris Tegumo, svingante sian bastonon kaj kuntirante siajn brovojn. "Ho ĝeno!"

"Mi estus povinta desegni ŝi tute facile," daŭrigis Tafinjo. Kaj tiam mi estus desegninta vian sagon tute rompita — tiel!" Kaj ŝi desegnis jenon. (15)

"Tiel do," diris Tegumo. "Tio precize estas la. Ĝi krome ne similas al iu el la aliaj signoj." Kaj li desegnis jenon. (16)

"Nun sekvas ja. Ho ne, tiun ni jam antaŭe faris. Do sekvas maru. Mum-mum-mum. Por mum oni devas fermi la buŝon, ĉu ne? Ni desegnos fermitan buŝon kiel ĉi tiu." Kaj li desegnis. (17)

"Tiam la karpo-buŝo malferma. Tiel ekestas Ma-ma-ma! Sed kio pri tiu rrrrr-afero, Tafinjo?"

"Ĝi sonas tute krude kaj angule, kiel via sarkodenta segilo kiam vi segas breton por la kanuo," diris Tafinjo.

"Vi celas ke tute akre ĉe la randoj, kiel ĉi tio?" diris Tegumo. Kaj li desegnis. (18)

"'Zakte," diris Tafinjo. "Sed ni ne bezonas ĉiujn tiujn dentojn: metu nur du."

"Mi metos unu," diris Tegumo. "Se ĉi tiu nia ludo fariĝos tio kion mi pensas ke ĝi fariĝos, tiam ju pli facilaj estos la son-bildoj, des pli bone por ĉiuj." Kaj li desegnis. (19)

"Jen ni sukcesis," diris Tegumo, starante sur unu kruro. Mi desegnos ilin ĉiujn kune kiel ĉeno da fiŝoj."

"Ĉu ni ne prefere metu peceton da bastono aŭ ion similan inter ĉiu vorto, tiel ke ili ne interfrotiĝu kaj interpuŝiĝu kvazaŭ estus karpoj?"

"Ho, mi lasos spacon por tio," diris ŝia Paĉjo. Kaj tre incitite li desegnis ilin ĉiujn senhalte, sur granda nova peco da betulo-ŝelo. (20)

"Ŝu-ja-las ja maru," diris Tafinjo, legante ĝin sonon post sono.

"Tio sufiĉas por hodiaŭ," diris Tegumo. "Cetere, vi laciĝas, Tafinjo. Ne gravas, kara. Ni finos la tuton morgaŭ, kaj tiam ni estos rememorataj dum jaroj kaj jaroj ĝis post kiam la plej grandaj arboj kiujn vi povas vidi estos ĉiuj dehakitaj por brulligno."

Do ili iris hejmen, kaj dum tuta tiu vespero Tegumo sidis je unu flanko de la fajro kaj Tafinjo je la alia flanko, desegnante ja-ojn kaj jo-ojn kaj ŝu-ojn kaj ŝi-ojn en la fulgo sur la vando kaj faris ridajn sonetojn kune ĝis ŝia Panjo diris: "Vere, Tegumo, vi estas eĉ pli malbona ol mia Tafinjo."

"Bonvolu ne ĝeniĝi," diris Tafinjo. "Estas nur nia sekreta s'prizo, Panjo kara, kaj ni rakontos al vi pri ĝi en la momento kiam ĝi estos preta; sed mi petas, ne demandu nun kio ĝi estas, ĉar aliokaze mi devus diri."

Do ŝia Panjo tute zorge ne demandis; kaj tute frue la sekvantan matenon Tegumo iris al la rivero por pensi pri novaj son-bildoj, kaj kiam Tafinjo ellitiĝis ŝi vidis Ja-las (akvo finiĝas aŭ elĉerpiĝas) kalkita sur la flanko de la granda ŝtona akvo-rezervujo, ekster la Kavo.

"Um," diris Tafinjo. "Ĉi tiuj son-bildoj estas fakte ĝenaj! Paĉjo tute bone estus povinta veni ĉi tien mem por rakonti ke mi prenu pli da akvo por ke Panjo povu kuiri kun ĝi." Ŝi iris al la fonto malantaŭ la domo kaj plenigis la rezervujon per arboŝela sitelo, kaj tiam ŝi kuris al la rivero kaj tiris la maldekstran orelon de sia Paĉjo — la orelo kiun ŝi rajtis tiri kiam ŝi estis obeema.

"Nun sidu apud mi kaj ni desegnos la restantajn son-bildojn," diris ŝia Paĉjo, kaj ili havis tre incitan tagon da tio, kaj belegan lunĉon en la mezo, kaj ili dufoje petololuktis. Kiam ili alvenis al T, Tafinjo diris ke ĉar ŝia nomo, kaj tiu de ŝia Paĉjo, kaj de ŝia Panjo ĉiuj komenciĝas per tiu sono, ili desegnu ian familian grupon, ilin mem, man-en-mane. Tio estis taŭga por desegni unufoje aŭ dufoje; sed kiam ili devis desegni ĝin sesfoje aŭ sepfoje, Tafinjo kaj Tegumo desegnis ĝin pli kaj pli skize, ĝis finfine la T-sono estis nur iu maldika longa Tegumo kun etenditaj manoj por teni Tafinjon kaj Teŝuman. De ĉi tiuj tri bildoj vi vidos parte, kiel tio okazis. (21, 22, 23)

Multaj el la aliaj bildoj estis multe tro belaj en la komenco, precipe antaŭ la lunĉo; sed kiam ili estis desegnataj denove kaj denove sur betulo-ŝelo, ili fariĝis pli krudaj kaj pli facilaj, ĝis fine eĉ Tegumo diris ke li ne trovas eraron en ili. Ili turnis la siblan serpenton por la Z-sono, por montri ke ĝi siblas malantaŭen en malforta kaj milda maniero (24); kaj ili faris nur iun kirlon por E, ĉar ĝi tiom ofte aperis en la bildoj (25); kaj ili desegnis bildojn de Biba, la sankta Kastoro de la Tegumoj por la B-sono (26, 27, 28, 29); kaj ĉar temis pri naza sono, ili nur desegnis nazojn por la N-sono, ĝis ili laciĝis (30); kaj ili desegnis bildon de la buŝo de la granda laga ezoko por la graka G-sono (31); kaj ili desegnis la ezokan buŝon denove kun sago ĉe ĝi por la kraka K-sono (32); kaj ili desegnis pecon de Vagajo-rivero por la V-sono (33, 34); kaj tiel plu kaj tiel pli kaj tiel ankoraŭ ĝis ili faris kaj desegnis ĉiujn son-bildojn kiujn ili volis, kaj jen la Alfabeto, kompleta kaj preta.

Kaj post miloj kaj miloj da jaroj, post la Hieroglifaj, kaj Demotaj, kaj Nilotaj, kaj Kriptaj, kaj Kufaj, kaj Runaj, kaj Doriaj, kaj Ioniaj, kaj Ĉiaj Aliaj skribaĵoj kaj signoj (ĉar la Vunoj, kaj la Negusoj, kaj la Aĥundoj, kaj la Gardantoj de la Tradicio neniam lasis ion bonan senŝanĝa kiam ili rimarkis ĝin), la bona malnova simpla, komprenebla Alfabeto — A, B, C, kaj ĉiuj aliaj literoj — ekhavis denove siajn ĝustajn formojn por ke ĉiuj Plej Amataj lernu ilin kiam ili estas sufiĉe aĝaj.

Sed mi memoras pri Tegumaj Bopsulaj, kaj Tafimaj Metalumaj kaj Teŝumaj Tevindraŭ, ŝia kara Panjo, kaj ĉiuj forpasintaj tagoj. Kaj tiel estis — tiel do — antaŭ longa tempo — sur la bordo de la granda Vagajo!

Unu el la unuaj aferoj kiujn Tegumaj Bopsulaj faris post kiam Tafinjo kaj li estis produktintaj la Alfabeton, estis farado de magia Alfabeto-kolĉeno de ĉiuj literoj, tiel ke ĝi povis esti metita en la Templon de Tegumo por esti konservata por ĉiam kaj eterne. La tuta Tribo de Tegumo alportis siajn plej valorajn bidojn kaj belaĵojn, kaj Tafinjo kaj Tegumo dediĉis kvin tutajn jarojn por pretigi la kolĉenon. Jen bildo de la magia Alfabeto-kolĉeno. La ŝnuro estas farita el la plej bonkvalita kaj fortika rangifero-tendeno, ĉirkaŭvindita per maldika kuprofadeno.

Komence ĉe la supro, la unua bido estas iu malnova kaj arĝenta kiu apartenis al la Ĉefa Pastro de la Tribo de Tegumo; tiam venas tri mitulo-perloj; poste argila bido (blua kaj griza); poste bula ora bido sendita de tribo kiu ĝin ricevis el Afriko (sed ĝi devis esti veninta el Hindujo origine); la sekvanta estas longa, platflanka vitra bido el Afriko (la Tribo de Tegumo akiris ĝin per batalo); tiam venas du argilaj bidoj (blanka kaj verda), kun punktoj sur unu, kaj punktoj kaj strekoj sur la alia; poste tri sufiĉe defrapitaj sukcenaj bidoj; tiam tri argilaj bidoj (ruĝa kaj blanka), du kun punktoj, kaj la granda en la mezo kun dento-motivo. Tiam la literoj komenciĝas, kaj inter la literoj estas ĉiufoje malgranda blankeca argila bido kun la litero ripetita malgrande. Jen la literoj: -

A estas gratita en denton — eono-dento, mi kredas. B estas la Sankta Kastoro de Tegumo sur peco de malnova eburo. C estas perleca ostro-konko — interno antaŭe. D devas esti iuspeca mitulo-konko — ekstero antaŭe. E estas kirlaĵo el arĝento-fadeno. F estas rompita, sed kio restas estas peco de cervo-korno. G estas pentrita nigre sur peco da ligno. (La bido post G estas malgranda konketo, kaj ne argila bido. Mi ne scias kial.) H estas iuspeca bruna kaŭrio-konko, ankaŭ nomata monkonko. I estas la interno de longa konko permane ŝlifita. (Tegumo bezonis tri monatojn por ŝlifi ĝin.) J estas fiŝ-hoko el perlamoto. L estas la rompita sago, el arĝento. (K devus sekvi al J, kompreneble; sed la kolĉeno iam rompiĝis kaj oni neĝuste riparis ĝin.) K estas maldika tranĉaĵo de osto, gratita kaj per nigra vakso enfrotita. M estas sur pale-griza konko. N estas peco de io kion oni nomas porfiro kun nazo gratita sur ĝi. (Tegumo bezonis kvin monatojn por poluri ĉi tiun ŝtonon.) O estas peco de ostro-konko kun truo en la mezo. P mankas. Ĝi perdiĝis antaŭ longa tempo en granda milito, kaj la Tribo riparis la kolĉenon per sekigitaj knariloj de knaroserpento; pri la perdo kaj serĉado de la P ili faradis kantojn kaj versaĵojn, kiujn ili nomis po-emoj. R estas, kompreneble, simple ŝarko-dento. S estas malgranda arĝenta serpento. T estas la fino de malgranda osto, bruna kaj brile polurita. U estas denove peco de ostro-konko. Ŭ estas du pecoj de perlamoto kiujn ili trovis en granda perlamoto-konko, kaj elsegis per fadeno trempita en sablo-kun-akvo. Tafinjo bezonis unu kaj duonan monaton por poluri ilin kaj bori la truojn. ^ estas du kunligitaj arĝentaj fadenoj kiuj rememorigu la super-signajn sekigo-fostojn, kiuj jam ne plu similis al H. Kial ĝi troviĝas en tiu loko, mi ne scias. V estas desegnita sur peco de eburo. Z estas sonoril-forma peco de agato kiu surhavas Z-formajn striojn. Ili faris la Z-serpenton el unu el la strekoj forpikante la pli molan ŝtonon kaj enfrotante ruĝan sablon kaj abelvakson. En la buŝo de la sonorilo vi vidas la argilan bidon kun ripeto de la litero Z.

Jen ĉiuj literoj. La sekvanta bido estas malgranda verdeca bulo da kupro-erco; poste bulo da kruda turkiso; poste kruda peco da oro (kion oni nomas akvo-oro); poste melonforma argila bido (blanka kun verdaj punktoj). Tiam venas kvar plataj eburaj pecoj, kun punktoj sur ili kvazaŭ domeno-brikoj; tiam venas tri ŝtonaj bidoj, tre foruziĝintaj; tiam du bidoj el mola fero kun rusto-truetoj ĉe la anguloj (ili devis esti magiaj, ĉar ili aspektas tre nespecialaj); kaj fine estas tre tre malnova Afrika bido, kvazaŭ vitra — blua, ruĝa, blanka, nigra, kaj flava. Tiam venas maŝo por ligi tiun finon al la granda arĝenta butono je la alia flanko, kaj jen ĉio.

Mi kopiis la kolĉenon tre zorgeme. Ĝi pezas unu funton kaj sep uncojn kaj duonon. La nigra makulaĵo malantaŭ ĝi estas metita nur por ke la bidoj kaj aliaj aĵoj pli bone aspektu.

TIEL DO

RAKONTOJ

por malgrandaj infanoj

de Rudyard Kipling

ilustris la aŭtoro

1992 Vulpo-Libroj — Lelystad

El la Angla tradukis kaj adaptis por Esperanto: Wouter F. Pilger.

Kun danko al Douglas S. Williams pro liaj klarigoj.

Kipling, [Joseph] Rudyard (1865-1936)

Tiel do. Rakontoj por malgrandaj infanoj

Rudyard Kipling; tradukis [el la Angla al Esperanto] Wouter F. Pilger. — Lelystad: Vulpo-Libroj. — Il. Traduko [parta] de: Just so stories for little children.

ISBN 90-70074-36-2 (la libroforma eldono!)

(C) 1992 Wouter F.Pilger, Lelystad, NL Ĉiuj rajtoj rezervitaj.

Nenion el ĉi tiu eldonaĵo oni rajtas multobligi, kopii, enigi en serĉdokumenton aŭ rikordaron por (tele)konsultado, aŭ publikigi, en ajna formo aŭ per ajna rimedo, sen la anticipa skriba permeso de la tradukinto/adaptinto.


Esperanto-traduko: Wouter F. Pilger. (5 rakontoj, sen bildoj)

NUR POR SENPAGA ELEKTONIKA DISTRIBUADO — ALIMANIERA DISTRIBUADO MALPERMESITA

ALLEEN VOOR GRATIS ELEKTRONISCHE VERSPREIDING — ANDERE VERSPREIDING VERBODEN SEULEMENT

POUR DISTRIBUTION ELECTRONIQUE GRATUITE -TOUTE AUTRE EST INTERDITE

FOR FREE ELECTRONIC DISTRIBUTION ONLY — ALL OTHER DISTRIBUTION IS FORBIDDEN