"Tiel do rakontoj" - читать интересную книгу автора (Kipling Rudyard)Kiel la unua letero estis skribataOni ne scias antaŭ kiom longe — en tre frua tempo estis Neolitika viro. Li ne estis Juto aŭ Anglo, aŭ eĉ Dravido, kio li bone estus povinta esti, Plej Amata, sed ne zorgu kial. Li estis Primitivulo, kaj li loĝis kavece en Kavo, kaj li surhavis tre malmulte da vestaĵoj, kaj li ne povis legi kaj li ne povis skribi kaj li eĉ ne volis ion tian, kaj escepte kiam li estis malsata li estis sufiĉe feliĉa. Lia nomo estis Tegumaj Bopsulaj, kaj tio signifas: "Viro-kiu-ne-metas-sian-piedon-antaŭen-tro-rapide"; sed ni, ho Plej Amata, nomos lin Tegumo, mallonge do. Kaj la nomo de lia edzino estis Teŝumaj Tevindraŭ, kaj tio signifas: "Sinjorino-kiu-demandas-tre-multajn-demandojn"; sed ni, ho Plej Amata, nomos ŝin Teŝuma, mallonge do. Kaj la nomo de lia malgranda knabino-filino estis Tafimaj Metalumaj, kaj tio signifas: "Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata"; sed mi nomos ŝin Tafinjo. Kaj ŝi estis la Plej Amata de Tegumaj Bopsulaj kaj la Plej Amata de sia propra Panjo, kaj ŝi ne estis frapata eĉ duonon da fojoj kiom estus bone por ŝi; kaj ili ĉiuj tri estis tre feliĉaj. Kiam nur Tafinjo povis kuri ĉirkaŭe, ŝi iris ĉien kun sia Paĉjo Tegumo, kaj foje ili ne venis hejmen al la Kavo ĝis ili estis tre malsataj, kaj tiam Teŝumaj Tevindraŭ kutime diris: "Kie en la mondo vi du estis, ke vi fariĝis tiel ŝoke malpuraj? Vere, Tegumo mia, vi ne estas pli bona ol mia Tafinjo." Nun atentu kaj aŭskultu! En iu tago Tegumaj Bopsulaj foriris tra la kastoro-marĉo al la rivero Vagajo por sage kapti karpo-fiŝojn por vespermanĝo, kaj ankaŭ Tafinjo iris kun li. La sago de Tegumo estis farita el ligno kun ŝarko-dento je la fino, kaj antaŭ ol li kaptis iujn ajn fiŝojn, li rompis ĝin tute, frapante ĝin tro forte al la fundo de la rivero. Ili estis multajn mejlojn fore de la hejmo (kompreneble ili kunhavis lunĉon en malgranda sako), kaj Tegumo estis forgesinta kunpreni rezervajn sagojn. "Jen tre fiŝodora afero!" diris Tegumo. "Mi bezonos duonon de la tago por ripari ĝin." "Estas hejme via granda nigra sago," diris Tafinjo. "Mi rekuru al la Kavo kaj petu Panjon por doni ĝin al mi." "Estas tro malproksime por viaj malgrandaj grasaj kruretoj," diris Tegumo. "Cetere, vi puvus fali en la kastoro-marĉon kaj droni. Ni devos fari plej bonan el malbono." Li eksidis kaj elprenis malgrandan ledan riparo-saketon, plenan de rangifero-tendenoj kaj strioj da ledo, kaj buletoj da abelo-vakso kaj rezino, kaj komencis ripari la sagon. Tafinjo eksidis ankaŭ, kun siaj piedfingroj en la akvo kaj sia mentono en la mano, kaj pensadis tre forte. Tiam ŝi diris: - "Mi diru, Paĉjo, estas terura ĝeno ke vi kaj mi ne scias skribi, ĉu ne? Se ni kapablus ni povus sendi mesaĝon por ekhavi la novan sagon." "Tafinjo," diris Tegumo, "kiom ofte mi diris al vi ne uzi slangon? "Terure" ne estas plaĉa vorto, — sed ja estus tre utile, nun kiam vi diras, se ni povus skribi hejmen." Ĝuste tiam iu Fremdulo-viro venis laŭlonge de la rivero, sed li apartenis al malproksima tribo, la Tevaroj, kaj li ne komprenis eĉ vorton de la lingvo de Tegumo. Li staris sur la bordo kaj ridetis al Tafinjo, ĉar li havis sian propran knabino-filinon hejme. Tegumo eltiris fasketon da rangifero-tendenoj el sia riparo-saketo kaj komencis ripari sian sagon. "Venu ĉi tien," diris Tafinjo. "Ĉu vi scias kie mia Panjo loĝas?" Kaj la Fremdulo-viro diris "Um!" — estante, kiel vi scias, Tevaro. "Stulte!" diris Tafinjo, kaj ŝi stamfis per sia piedo, ĉar ŝi vidis aron da tre grandaj karpoj suprennaĝantaj la riveron ĝuste nun kiam ŝia Paĉjo ne povis uzi sian sagon. "Ne ĝenu al plenkreskuloj," diris Tegumo, tiel okupata de sia sago-riparado ke li eĉ ne turnis sin. "Mi nek ĝenas," diris Tafinjo. "Mi nur volas ke li faru kion mi volas ke li faru, kaj li ne komprenas." "Do ne ĝenu min," diris Tegumo, kaj li daŭrigis tiradon kaj streĉadon de rangifero-tendenoj kun sia buŝo plena de pecetoj. La Fremdulo-viro — vera Tevaro li estis — eksidis sur la herbo, kaj Tafinjo montris al li kion faras ŝia Paĉjo. La Fremdulo-viro pensis: "Ĉi tio estas mirakla infano. Ŝi stamfas per sia piedo antaŭ mi kaj ŝi faras grimacojn. Ŝi devas esti la filino de tiu nobla Tribestro kiu estas tiel eminenta ke li ne volas rimarki min." Do li ridetis ankoraŭ pli ĝentile. "Nu," diris Tafinjo, "mi volas ke vi iru al mia Panjo, ĉar viaj kruroj estas pli longaj ol miaj, kaj vi ne falos en la kastoro-marĉon, kaj demandu pri la alia sago de Paĉjo — tiu kun la nigra tenilo kiu pendas super nia fajrejo." La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) pensis: "Ĉi tio estas tre, tre mirakla infano. Ŝi svingas siajn brakojn kaj ŝi krias al mi, sed mi komprenas neniun vorton de tio kion ŝi diras. Sed se mi ne faros kion ŝi volas, mi forte timas ke tiu memfiera Tribestro, Viro-kiu-turnas-sian-dorson-al-vizitantoj, estos kolera." Li ekstaris kaj deŝiris grandan platan pecon da ŝelo de betulo-arbo kaj donis ĝin al Tafinjo. Li faris tion, Plej Amata, por montri ke lia koro estas tiel blanka kiel betula ŝelo kaj ke li intencas nenion malbonan; sed Tafinjo ne tute komprenis. "Ho!" ŝi diris. "Mi komprenas! Vi volas la loĝ-adreson de mia Panjo? Kompreneble mi ne povas skribi, sed mi povos desegni bildojn se mi havos ion akran por grati. Bonvolu prunti al mi la ŝarkodenton de via kolĉeno." La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) ne diris ion ajn, do Tafinjo levis sian maneton kaj tiris je la belega bido-kaj-semo-kaj- ŝarkodenta kolĉeno ĉirkaŭ lia kolo. La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) pensis: "Ĉi tio estas tre, tre, tre mirakla infano. La ŝarkodento sur mia kolĉeno estas magia ŝarkodento, kaj oni ĉiam diris ke se iu tuŝas ĝin sen mia permeso tiu senprokraste ŝvelos kaj eksplodos. Sed ĉi tiu infano ne ŝvelas kaj eksplodas, kaj tiu eminenta Tribestro, Viro-kiu-atentas-ekskluzive-siajn-proprajn-aferojn, kiu tute ne atentis min ĝis nun, ŝajne ne timas ke ŝi ŝvelos aŭ eksplodos. Mi prefere estu pli ĝentila." Do li donis al Tafinjo la ŝarkodenton, kaj ŝi ekkuŝis plate sur la ventro kun la kruroj en la aero, kiel iuj homoj kuŝas sur la planko en la loĝoĉambro kiam ili volas desegni bildojn, kaj ŝi diris: "Nun mi desegnos kelkajn belegajn bildojn por vi! Vi povas rigardi trans mia ŝultro, sed ne puŝu kontraŭ mi. Unue mi desegnos mian Paĉjon fiŝanta. Ne tre similas al li; sed Panjo scios, ĉar mi desegnis lian sagon rompita. Nu, nun mi desegnos la alian sagon kiun li volas havi, la sagon kun nigra tenilo. Aspektas kvazaŭ ĝi pikas en la dorson de Paĉjo, sed tio estas ĉar la ŝarkodento glitis kaj ĉi tiu peco da ŝelo ne estas sufiĉe granda. Tio estas la sago kiun mi volas ke vi alportu; do mi desegnos bildon de mi mem 'splikanta tion al vi. Miaj haroj ne tiel elstaras kiel mi desegnis ilin, sed estas pli facile desegni tiel. Nun mi desegnos vin. Mi pensas ke vi estas tre plaĉa, vere, sed mi ne povas desegni vin plaĉa en la bildo, do ne estu 'fendita. Ĉu vi estas 'fendita?" La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) ridetis. Li pensis: "Ŝajnas ke granda batalo estas okazonta iuloke, kaj ĉi tiu eksterordinara infano, kiu prenas mian magian ŝarkodenton sed ne ŝvelas aŭ eksplodas, diras al mi ke mi alportu la tutan tribon de la eminenta Tribestro. Li estas eminenta Tribestro, aliokaze li estus rimarkinta min." "Vidu," diris Tafinjo, desegnante tre forte kaj sufiĉe skrape, "nun mi desegnis vin, kaj mi metis la sagon kiun Paĉjo volas havi en vian manon, nur por memorigi ke vi alportu ĝin. Nun mi montros al vi kiel atingi la loĝ-adreson de Panjo. Vi iru ĝis vi alvenos ĉe du arboj (jen la arboj), kaj tiam vi transiros monteton (jen monteto), kaj tiam vi venos al kastoro-marĉo plena de kastoroj. Mi ne enmetis la tutajn kastorojn, ĉar mi ne povas desegni kastorojn, sed mi desegnis iliajn kapojn, kaj pli de ili vi ne vidos kiam vi trairos la marĉon. Atentu ke vi ne enfalos! Kaj tiam nia Kavo estas tuj malantaŭ la kastoro-marĉo. Ĝi ne estas tiel alta kiel la montetoj, fakte, sed mi ne povas desegni aferojn tre malgrande. Tio estas mia Panjo ekster la Kavo. Ŝi estas belega. Ŝi estas la plej plejbelega Panjo kiu iam ajn estis, sed ŝi ne estos 'fendita kiam ŝi vidos ke mi desegnis ŝin tiel krude. Ŝi estos kontenta de mi ĉar mi scias desegni. Nu, por la kazo ke vi forgesus, mi desegnis la sagon kiun Paĉjo volas ekster nia Kavo. Ĝi fakte estas interne, sed vi montru la bildon al mia Panjo kaj ŝi donos ĝin al vi. Mi desegnis ŝin kun levitaj brakoj, ĉar mi scias ke ŝi estos tre kontenta vidi vin. Ĉu ne belega bildo? Kaj ĉu vi bone komprenas, aŭ ĉu mi 'spliku denove?" La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) rigardis al la bildo kaj tre forte kapjesis. Li diris al si mem: "Se mi ne alportos la tribon de ĉi tiu eminenta Tribestro por helpi lin, li estos mortigita de siaj malamikoj kiuj venas de ĉiuj flankoj kun sagoj. Nun mi komprenas kial la eminenta Tribestro ŝajnigis ne rimarki min! Li timis ke liaj malamikoj kaŝiĝas en la arbustoj kaj vidus ke li donas mesaĝon al mi. Tial li turnis sian dorson al mi, kaj lasis la saĝan kaj miraklan infanon desegni la teruran bildon montrantan liajn malfacilaĵojn. Mi iros kaj alportos helpon de lia tribo." Li eĉ ne demandis Tafinjon pri la vojo, sed forrapidis en la arbustojn kiel la vento, kun la betulo-ŝelo en sia mano, kaj Tafinjo eksidis plej kontenta. Kaj jen la bildo kiun Tafinjo desegnis por li! "Kion vi estis faranta, Tafinjo?" diris Tegumo. Li estis riparinta sian sagon kaj singarde svingis ĝin tien kaj reen. "Estas iu priaranĝo de mia flanko, kara Paĉjo," diris Tafinjo. "Se vi ne faros demandojn al mi, vi ekscios pri ĝi post mallonga tempo, kaj vi surpriziĝos. Vi ne scias kiel multe vi surpriziĝos, Paĉjo! Promesu ke vi surpriziĝos." "Tre bone," diris Tegumo, kaj daŭrigis fiŝkaptadon. La Fremdulo-viro — ĉu vi sciis ke li estis Tevaro? — forrapidis kun la bildo kaj kuris kelkajn mejlojn, ĝis tute hazarde li trovis Teŝumaj Tevindraŭ sidantan ĉe la pordo de sia Kavo, parolantan al kelkaj aliaj Neolitikaj sinjorinoj kiuj estis alvenintaj por Primitiva lunĉo. Tafinjo tre similis al Teŝuma, precipe pri la supra parto de la vizaĝo kaj la okuloj, do la Fremdulo-viro — daŭre pura Tevaro — ridetis ĝentile kaj transdonis al Teŝuma la betulo-ŝelon. Li estis kurinta rapide, kaj tial li anhelis, kaj liaj kruroj estis gratitaj pro rubusoj, sed li tamen provis esti ĝentila. Tuj kiam Teŝuma vidis la bildon ŝi ekkriĉis kiel io kaj saltis kontraŭ la Fremdulo-viron. La aliaj Neolitikaj sinjorinoj subite frapis lin sur teron kaj eksidis sur lin en longa vico sesope, dum Teŝuma tiris liajn harojn. "La konkludo elstaras kiel la nazo sur la vizaĝo de ĉi tiu Fremdulo-viro," ŝi diris. "Li plenpikis mian Tegumon per sagoj, kaj timigis povran Tafinjon tiel ke ŝiaj haroj ekstaris; kaj ne kontenta pri nur tio, li alportas al mi korŝiran bildon pri tio kiel estis farite. Vidu!" Ŝi montris la bildon al ĉiuj tiuj Neolitikaj sinjorinoj kiuj trankvile sidis sur la Fremdulo-viro. "Jen mia Tegumo kun rompita brako; jen sago pikas lian dorson; jen viro kun sago preta por ĵeti; jen alia viro ĵetanta sagon el Kavo, kaj jen tuta aro da homoj" (tio estis la kastoroj kiujn desegnis Tafinjo, fakte, sed ili pli similis al homoj) "venantaj malantaŭ Tegumo. Ĉu ne ŝoke!" "Treege ŝoke!" diris la Neolitikaj sinjorinoj, kaj ili plenigis la harojn de la Fremdulo-viro per koto (kio surprizis lin), kaj ili batis la Reeĥajn Tribajn Tamburojn, kaj kunvokis ĉiujn Estrojn de la Tribo de Tegumo, kun iliaj Hetmanoj kaj Dolmanoj, ĉiujn Negusojn, Vunojn kaj Aĥundojn de la organizaĵo, aldone al la Varlokoj, Angekokoj, Juju-viroj, Bonzoj, kaj la resto, kiuj decidis ke antaŭ ol ili forhakos la kapon de la Fremdulo-viro, li senprokraste konduku ilin al la rivero kaj montru kie li kaŝis la povran Tafinjon. Iom post iom la Fremdulo-viro (kvankam li estis Tevaro) fariĝis vere ĝenita. Ili estis plenigintaj liajn harojn sufiĉe dense per koto; ili estis rulintaj lin supren kaj malsupren sur akraj ŝtonetoj; ili estis sidintaj sur li en longa vico sesope; ili estis frape tuŝintaj kaj bate puŝintaj lin ĝis li apenaŭ povis spiri; kaj kvankam li ne komprenis ilian lingvon, li estis preskaŭ certa ke la nomoj kiujn la Neolitikaj sinjorinoj donis al li ne estis tre sinjorinecaj. Tamen, li nenion diris ĝis la tuta Tribo de Tegumo estis kolektiĝinta, kaj tiam li kondukis ilin al la bordo de rivero Vagajo, kaj tie ili trovis Tafinjon kiu faris lekanteto-ĉenojn, kaj Tegumon kiu zorge sagis malgrandajn karpojn per sia riparita sago. "Nu, vi ja estis rapida!" diris Tafinjo. "Sed kial vi kunportis tiom multe da homoj? Kara Paĉjo, jen mia surprizo. Ĉu vi surpriziĝis, Paĉjo?" "Tre," diris Tegumo; "sed tio fuŝis mian fiŝadon por la tuta tago. Kial la tuta kara, afabla, plaĉa, pura, trankvila Tribo estas ĉi tie, Tafinjo?" Kaj ili ja estis. Unuaj promenis Teŝumaj Tevindraŭ kaj la Neolitikaj sinjorinoj, firme tenantaj la Fremdulo-viron, kies haroj estis plenaj de koto (kvankam li estis Tevaro). Post ili venis la Ĉefa Estro, la Vica Estro, la Deputitaj kaj Asistaj Estroj (ĉiuj armitaj ĝis la supraj dentoj), la Hetmanoj kaj Centestroj, Rotestroj kun siaj Rotoj, kaj Dolmanoj kun siaj Taĉmentoj; Vunoj, Negusoj, kaj Aĥundoj iom pli malantaŭe (ankaŭ ili armitaj ĝis la dentoj). Post ili la Tribo en hierarĥia ordo, ekde posedantoj de kvar kavoj (po unu por ĉiu sezono), privata rangifero-stalo, kaj du salmo-saltejoj, ĝis feŭdaj kaj prognataj Komunuloj, semi-rajtantaj je duona ursofelo por vintraj noktoj, sep jardojn for de la fajro, kaj asignitaj servutuloj, rajtantaj je transproprietigo de skrapita medol-osto subherede (Ĉu ĉio tio ne estas belegaj vortoj, Plej Amata?). Ili ĉiuj estis tie, saltantaj kaj vokantaj, kaj ili timigis ĉiujn fiŝojn je dudekmejla distanco, kaj Tegumo dankis ilin per flua Neolitika oratoraĵo. Tiam Teŝumaj Tevindraŭ alkuris kaj kisis kaj ĉirkaŭbrakis Tafinjon vere tre multe; sed la Ĉefa Estro de la Tribo de Tegumo ekkaptis Tegumon ĉe la verto-volvaĵaj plumoj kaj skuis lin severe. "Ekspliku! Ekspliku! Ekspliku!" kriis la tuta Tribo de Tegumo. "Je la bona ĉielo!" diris Tegumo. "Lasu mian verto-volvaĵon! Ĉu iu ne povas rompi sian karpo-sagon sen ke la tuta kamparanaro ĵetas sin al li? Vi estas tre enmiksiĝema popolo." "Mi ne kredas ke vi fakte alportis la nigratenilan sagon de mia Paĉjo," diris Tafinjo. "Kaj kion vi faras al mia kara Fremdulo-viro?" Ili estis batpuŝantaj lin duope kaj triope kaj dekope ĝis liaj okuloj turniĝis kaj turniĝis. Li povis nur spasme spiri kaj montri al Tafinjo. "Kie estas la malbonaj homoj kiuj pikis vin per sagoj, mia kara?" diris Teŝumaj Tevindraŭ. "Ne estis ajn," diris Tegumo. "Mia sola vizitanto ĉi-matene estis la povra homo kiun vi klopodas sufokigi. Ĉu vi ĉiuj malbone sentas, aŭ ĉu vi estas malsanaj, ho Tribo de Tegumo?" "Li alvenis kun terura bildo," diris la Ĉefa Estro, — "bildo kiu montris ke vi estas plena de sagoj." "E... um... — Eble mi p'fere 'spliku ke mi donis al li tiun bildon," diris Tafinjo, sed ŝi ne sentis sin tre komforte. "Vi!" diris la Tribo de Tegumo ĉiuj kune. "Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata! Ĉu vi?" "Tafinjo kara, mi timas ke ekestos iom da problemoj," diris ŝia Paĉjo, kaj li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝin, por ke ŝi ne zorgu. "Ekspliku! Ekspliku! Ekspliku!" diris la Ĉefa Estro de la Tribo de Tegumo, kaj li saltetis sur unu piedo. "Mi volis ke la Fremdulo-viro alportu la sagon de Paĉjo, do mi dezegnis ĝin," diris Tafinjo. "Ne estis aro da sagoj. Estis nur unu sago. Mi dezegnis ĝin trifoje por esti certa. Mi ne povas helpi ke aspektis kvazaŭ ĝi trafis la kapon de Paĉjo — ne estis sufiĉe da loko sur la betulo-ŝelo; kaj tiuj aferoj kiujn Panjo nomas malbonaj homoj mi celis kastoroj. Mi dezegnis ilin por montri al li la vojon tra la marĉo; kaj mi dezegnis Panjon ĉe la buŝo de la Kavo kun ĝoja aspekto ĉar li estas kara Fremdulo-viro, kaj mi pensas ke vi ĉiuj estas la plej plejstulta popolo en la mondo," diris Tafinjo. "Li estas tre plaĉa viro. Kial vi plenigis liajn harojn per koto? Lavu lin!" Neniu diris ion ajn dum longa tempo, ĝis la Ĉefa Estro ekridis; tiam la Fremdulo-viro (kiu almenaŭ estis Tevaro) ekridis; tiam Tegumo ekridis ĝis li falis dorse sternite sur la bordon; tiam la tuta Tribo ekridis pli multe kaj pli fuŝe kaj pli laŭte. La solaj homoj kiuj ne ridis estis Teŝumaj Tevindraŭ kaj ĉiuj Neolitikaj sinjorinoj. Ili estis tre ĝentilaj al ĉiuj siaj edzoj, kaj diris "idioto!" sufiĉe ofte. Tiam la Ĉefa Estro de la Tribo de Tegumo kriis kaj diris kaj kantis: "Ho, Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata, vi trafis grandiozan inventon!" "Mi ne planis; mi nur volis la sagon kun nigra tenilo de Paĉjo," diris Tafinjo. "Sed tamen. Ĝi estas grandioza invento, kaj iam estonte la homoj nomos ĝin skribado. Nun temas ankoraŭ nur pri bildoj, kaj, kiel ni vidis hodiaŭ, bildoj ne estas ĉiam ĝuste komprenataj. Sed venos tempo, ho Bebo de Tegumo, kiam ni faros literojn — ĉiujn dudek ses aŭ dudek ok aŭ kiom do — kaj tiam ni kapablos kaj legi kaj skribi, kaj tiam ni ĉiam diros precize kion ni celas sen ajnaj eraroj. Nun la Neolitikaj sinjorinoj ellavu la koton el la haroj de la fremdulo!" "Mi ĝojos pri tio," diris Tafinjo, "ĉar, finfine, kvankam vi alportis ĉiun unuopan alian sagon de la Tribo de Tegumo, vi forgesis la nigratenilan de mia Paĉjo." Tiam la Ĉefa Estro kriis kaj diris kaj kantis: "Tafinjo kara, sekvontfoje kiam vi skribos bildo-leteron, vi prefere sendu kun ĝi homon kiu povas paroli nian lingvon, por klarigi pri kio temas. Al mi mem ne gravas, ĉar mi estas Ĉefa Estro, sed estas tre malbone por la resto de la Tribo de Tegumo, kaj, kiel vi vidas, estas surprizo por la fremdulo." Tiam ili adoptis la Fremdulo-viron (vera Tevaro el Tevarujo) kiel membron de la Tribo de Tegumo, ĉar li estis ĝentilhomo kaj ne faris problemojn pri la koto kiun la Neolitikaj sinjorinoj estis metintaj en liajn harojn. Sed de tiu tago ĝis la nuna (kaj mi supozas ke pri tio kulpas Tafinjo), tre malmulte da malgrandaj knabinoj iam ŝatis lerni legadon kaj skribadon. Plej multaj preferas desegni bildojn kaj ludi kun siaj Paĉjoj — precize kiel Tafinjo. Tio ĉi estas la historio de Tafimaj Metalumaj ĉizita sur malnova dentego antaŭ tre longa tempo fare de la Antikvaj Popoloj. Se vi legas mian rakonton, aŭ laŭtlegigas ĝin, vi povas vidi kiel ĉio estas rakontata sur la dentego. La dentego estis parto de malnova triba trumpeto kiu apartenis al la Tribo de Tegumo. La bildojn oni gratis en ĝi per najlo aŭ io alia, kaj tiam la gratojn oni plenigis per nigra vakso, sed ĉiujn dividajn liniojn kaj la kvin malgrandajn rondetojn malsupre oni plenigis per ruĝa vakso. Kiam ĝi estis nova, estis iuspeca retaĵo de bidoj kaj konkoj kaj valoraj ŝtonoj je la fino; sed tio rompiĝis kaj perdiĝis — ĉio krom la malgranda iometo kiun vi vidas. La literoj ĉirkaŭ la dentego estas magio — Runa magio, — kaj se vi povas legi ilin vi eltrovos ion iom novan. La dentego estas ebura — tre flava kaj defrotiĝinta. Ĝi mezuras du futojn laŭlonge kaj du futojn ĉirkaŭe, kaj pezas dek unu funtojn kaj naŭ uncojn. |
|
© 2026 Библиотека RealLib.org
(support [a t] reallib.org) |