"Kojonov Luchjo" - читать интересную книгу автора (Barkov Ivan)

Parto kvina

En ĉelo frida kaj malpura apud drinkej', en kota strat' ŝtelist' kaj diboĉul' terura ebrie vivis en malsat'. Kaj krom perfekta senhaveco alia plag' turmentis lin: la kaco, longa ĝis maldeco, laŭ col-mezuro – je dek kvin. Kaj junulin', kaj oldulino, kaj plej trivita stratputino vidinte tion, en panik' rifuzis tuje pri la fik', ĉar la virinojn malinstigis pri li vaganta onidir': per sia kaco fikmortigis du sinjorinojn tiu vir'! Kaj ekde tiam li tutsole sen am' vegetis laŭ destin'. Damnante l' kacon, senkonsole dronigis triston li en vin'. Bonvolu doni nun permeson, ke mi ekspliku sen erar' kaj vi ricevu la impreson pri tuta Luĉja parencar'. Tre noblan havis li devenon: prauloj de l' malriĉa dand' posedis kampojn kaj bienojn kaj kacojn de enorma grand'. Kaj ĉiam tra generacioj da tiuj kacoj sekvis ĉen' – kiel hered' de tradicioj, simile al la patra ben'. Kojonov, laŭ la nom' – Porfirij al car' Johano servis, ĉar per l' kac' halterojn suprentiri li povis por amuz' de Car'. Kaj laŭ Johana ordonemo Porfirij ĉiam sen problemo per la kruela kac' mortbatis servistojn, kiujn Car' malŝatis. Kaj sekvis lin Kojonov Savva – dum Petra temp' lin trafis glor' – kanonojn en batal' Poltava per l' kac' purigis kun fervor'. Kaj dum Jekaterina rego dank' al grandeco de l' kacego Kojonov Leo – general' – honoron ĝuis sen rival'. Verdire, famis per stupido la famili' ekde aper', sed grandaj kacoj en rigido – estis objekto por fier'. Jam Luĉja avo sen skrupulo fordrinkis ĉion ĝis moner', kaj nia Luĉjo – povra ulo – denaske restis en mizer'. Lin ne dorlotis dia graco, kaj povus diri mi pri li: la sorto dotis lin per kaco, tamen nenion donis pli.