"Kojonov Luchjo" - читать интересную книгу автора (Barkov Ivan)

Parto kvara

Dum la vizit' Matrjona dignis – salutis kun tutplena fid', antaŭ ikono krucosignis kaj tiel diris post eksid': «Pro kio vi min vokis, kara? Ĉu tristas vi en viv' malpara? Bonvolu: ĵuras mi anime, ke pretas helpi vin intime. Ĉu ekbezonis vi fianĉon, aŭ simple jukas via piĉ'? Facile faros mi aranĝon kaj helpos en la malfeliĉ'. Sen fikoj vi jam velkas, kara, vin premas ĉiam splen' kaj lac', sed ĝoju – mi por vi preparas fikiston kun mirinda kac'!» «Sincere dankas mi, Matrjona, pro viaj zorgo kaj bonvol'. Fikisto via, eĉ se bona, ne helpos min en mia sol'. Nun etas viroj – pravas klaĉoj! – jam mankas kacoj, nur kacaĉoj. Sed kacon de konvena grand' mi serĉus tra la tuta land'. Bezonas kacon mi malmolan kaj minimume dudekcolan – ne lasos mi en mia ing' kacaĉon por frivola sving'! Bezonas viron mi potencan, ke, kiam li ekfikos min, mi sentu tremon dekomencan, ke vibru ĉio en la sin', ke turniĝadu mi pro sentoj, ke pro ekstazo klaku l' dentoj, l' okuloj saltu pro amor', atingu l' kaco ĝis la kor'!» Matrjona post tabaka flaro suspiris peze, kun amaro, kaj post minuto da silent' respondis je l' vidvina plend': «Malsimplas trovi, eĉ laŭpete kacegon tian, karulin'. De dudek cedu iomete – mi trovos, eble, kun dek kvin! Interalie, mi disponas junulon belan laŭ statur', kun tia kaco, ke ne konas similan, certe, la natur'. Mi, pekulino, mem pretere atentis kacon de la bub'. Vidinte – preskaŭ svenis, vere: precize fajrestinga tub'! Tro grandus ĝi eĉ por stalono, kaj taŭgus ne por fika cel' – per dekkvincola ĉi bastono li pelus ratojn for el kel'. La bubo – sana, korpulenta, konvenas por vi, belulin'. Laŭ nomo noble elokventa – Kojonov Luĉjo – nomu lin. Sed kompatinda – li nun restis sen botoj kaj sen pantalon'. Li en drinkej' tro lukse festis – fordonis ĉion ĝis kalson'.» Ravite la vidvin' atentis la vortojn de l' parigistin', fikadon dolĉan antaŭsentis, pri l' kaco revis en fascin'. Ŝi al Matrjona ekscitite alvenis kun admira larm' kaj, brakuminte ŝin subite, eldiris kun anima varm': «Matrjona, amikin' bonkora, kvazaŭ patrino karmemora! Vi trovu Luĉjon kun rapid' kaj lin invitu por vizit'. Solida rekompenco estu, se vi klopodos. Luĉjon vestu laŭ plej konvena manier', kaj venu morgaŭ je vesper'.» Kvar buntajn paperetojn laste al ŝi transdonis la vidvin', kaj petis nepre, senprokraste, matene jam viziti lin. L' parigistino forimpetas el la gastama domo, kaj vidvino nia jam kun gaj' atendas, kaj al fikoj pretas.