"Tiel do rakontoj" - читать интересную книгу автора (Kipling Rudyard)

Kiel la baleno ekhavis sian gorĝon

IAM, en la maro, Ho mia Plej Amata, estis Baleno, kaj ĝi manĝis fiŝojn. Ĝi manĝis la barbofiŝon kaj la kardofiŝon, kaj la marstelon kaj la sardelon, kaj la plateson kaj la fleson, kaj la blikon kaj ties amikon, kaj la soleon kaj la klupeon, kaj la verdire veran lirla-kirlan angilon. Ĉiujn fiŝojn kiujn ĝi povis trovi en tuta la maro ĝi manĝis per sia buŝo — tiel! Ĝis fine restis en tuta la maro nur unu malgranda fiŝo, kaj ĝi estis eta Ruza Fiŝo, kaj ĝi naĝis iom malantaŭ la dekstra orelo de la Baleno, por esti ekster danĝero. Tiam la Baleno ekstaris sur sia vosto kaj diris: "Mi malsatas." Kaj la eta Ruza Fiŝo diris per eta ruza voĉo: "Nobla kaj larĝanima Cetaco, ĉu vi iam gustumis Homon?"

"Ne," diris la Baleno. "Kia ĝi estas?"

"Plaĉa," diris la eta Ruza Fiŝo. "Plaĉa sed tenaca."

"Tiam havigu al mi iom da," diris la Baleno, kaj ĝi ŝaŭmigis la maron per sia vosto.

"Po unu sufiĉas," diris la Ruza Fiŝo. "Se vi naĝos al latitudo Kvindek Norde, longitudo Kvardek Ueste (tio estas Magio), vi trovos, sur floso, en la mezo de la maro, kun nenio vestita krom blua drelika kalsono, paro da ŝelkoj (vi ne forgesu la ŝelkojn, Plej Amata), kaj poŝ-tranĉilo, unu ŝippereintan Mariston, kiu, ja mi honeste diru al vi, estas viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco."

Tiel do la Baleno naĝis kaj naĝis al latitudo Kvindek Norde, longitudo Kvardek Ueste, tiel rapide kiel ĝi povis naĝi, kaj sur floso, en la mezo de la maro, kun nenio alia por vesti ol blua drelika kalsono, paro da ŝelkoj (vi precipe memoru la ŝelkojn, Plej Amata), kaj poŝ-tranĉilo, ĝi trovis unu solan, solecan ŝippereintan Mariston, kiu trempis siajn piedfingrojn en la akvo. (Li havis permeson de sia Panjo por eniri la akvon, aliokaze li neniam estus farinta, ĉar li estis viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco.)

Tiam la Baleno malfermis sian buŝon malantaŭen kaj malantaŭen kaj malantaŭen ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la voston, kaj ĝi glutis la ŝippereintan Mariston, kaj la floson sur kiu li sidis, kaj lian bluan drelikan kalsonon, kaj la ŝelkojn (kiujn vi nepre ne forgesu), kaj la poŝ-tranĉilon. — Ĝi glutis ilin en siajn varmajn, mallumajn, internajn ŝrankojn, kaj tiam ĝi lekis siajn lipojn — tiel, kaj turniĝis trifoje sur sia vosto.

Sed tuj kiam la Maristo, kiu estis viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, trovis sin vere interne de la varmaj, mallumaj, internaj ŝrankoj de la Baleno, li tretis kaj li ĵetis kaj li impetis kaj li baletis, kaj li dancis kaj li prancis, kaj li paŝis kaj li draŝis kaj li ĉardaŝis, kaj li frapis kaj li skrapis, kaj li tuŝis kaj li puŝis, kaj li taktis kaj li baraktis, kaj li spasmis kaj li entuziasmis, kaj li menuetis kaj li piruetis, kaj li popoldancis kie li ne devus, kaj la Baleno sentis sin tute ne komforte. (Ĉu vi forgesis la ŝelkojn?)

Do ĝi diris al la Ruza Fiŝo: "Ĉi tiu homo estas tre tenaca, kaj krome li kaŭzas al mi singulton. Kion mi faru?"

"Diru al li ke li eliru," diris la Ruza Fiŝo.

Do la Baleno vokis en sian propran gorĝon al la ŝippereinta Maristo: "Eliru kaj kondutu bone. Mi havas singulton."

"Ne, ne!" diris la Maristo. "Ne tiel, sed tute alimaniere. Alportu min al mia naskiĝo-bordo kaj la blankaj-klifoj-de-Albiono, kaj tiam mi konsideros." Kaj li komencis danci pli ol iam.

"Vi prefere alportu lin hejmen," diris la Ruza Fiŝo al la Baleno. "Mi estus devinta averti vin ke li estas homo de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco."

Do la Baleno naĝis kaj naĝis kaj naĝis, per ambaŭ siaj naĝiloj kaj sia vosto, tiel rapide kiel ĝi povis, pro la singulto; kaj finfine ĝi vidis la naskiĝo-bordon de la Maristo kaj la blankajn-klifojn-de-Albiono, kaj ĝi rapide glitis duonvoje sur la strandon, kaj ĝi malfermis sian buŝon larĝe kaj larĝe kaj larĝe, kaj ĝi diris: "Ĉi tie ŝanĝi por Vinĉestro, Aŝveloto, Naŝuo, Keno, kaj stacioj je la Fiĉburga Vojo;" kaj precize kiam ĝi diris "Fiĉ", la Maristo promenis el ĝia buŝo eksteren. Sed dum la Baleno estis naĝanta, la Maristo, kiu vere estis persono de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, estis preninta sian poŝ-tranĉilon kaj tranĉinta el la floso malgrandan kvadratan kradon kun tralioj laŭlarĝe kaj laŭlonge, kaj li estis liginta tiun firme per siaj ŝelkoj (nun vi scias kial vi devis ne forgesi la ŝelkojn!), kaj li trenis tiun kradon bone kaj firme en la gorĝon de la Baleno, kaj tie ĝi fiksiĝis! Tiam li recitis la sekvantan Slokaon, kiun mi, ĉar vi ankoraŭ ne aŭdis ĝin, nun deklamos al vi:

Pere de tiu mia krado Venis halto al via manĝado.

Ĉar la maristo estis ankaŭ Hi-ber-ni-ano. Kaj li ekpaŝis sur la kajobreton, kaj iris hejmen al sia Patrino, kiu estis permesinta al li trempi siajn piedfingrojn en la akvo; kaj li edziĝis kaj vivis feliĉe ĉiam plue. Tiel ankaŭ la Baleno. Sed ekde tiu tago, la krado en ĝia gorĝo, kiun ĝi sukcesis nek eltusi nek engluti, preventis ke ĝi manĝu ion krom tre, tre malgrandaj fiŝetoj; kaj pro tio balenoj nuntempe neniam manĝas virojn aŭ knabojn aŭ knabinetojn.

La eta Ruza Fiŝo foriris kaj kaŝis sin en la koto sub la Sojlo de la Ekvatoro. Ĝi timis ke la Baleno koleras al ĝi.

La Maristo kunprenis la poŝ-tranĉilon hejmen. Li surhavis la bluan drelikan kalsonon kiam li surpaŝis la kajobreton. La ŝelkojn li estis lasinta ĉar, ĉu ne, li utiligis ilin por ligi la kradon; kaj jen la fino de tiu rakonto.

Jen la bildo de la Baleno kiu glutas la Mariston kun ties senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, kaj la floson kaj la poŝ-tranĉilon kaj liajn ŝelkojn, kiujn vi devas ne forgesi. La butonecaj aferoj estas la ŝelkoj de la Maristo, kaj vi povas vidi la tranĉilon tuj apud ili. Li sidas sur la floso, sed ĝi turniĝis iom flanken, do vi ne vidas multon de ĝi. La blankeca afero ĉe la maldekstra mano de la Maristo estas peco de ligno per kiu li provis remi la floson kiam la Baleno alvenis. La peco de ligno nomiĝas gafo-beko. La Maristo lasis ĝin ekstere kiam li eniris. La Baleno nomiĝis Ridulo, kaj la Maristo nomiĝis S-ro Henriko Adalberto Bivenso, MJ. La eta Ruza Fiŝo kaŝiĝas sub la ventro de la Baleno, aliokaze mi estus desegninta ĝin. La kialo ke la maro aspektas tiel tuŝe-fuŝe estas ĉar la Baleno estas suĉanta ĝin tutan en sian buŝon por ensuĉi S-ron Henriko Adalberto Bivenso kaj la floson kaj la poŝ-tranĉilon kaj la ŝelkojn. Vi neniam forgesu la ŝelkojn.

Jen la Baleno serĉanta la etan Ruzan Fiŝon, kiu kaŝiĝas sub la Sojlo de la Ekvatoro. La eta Ruza Fiŝo nomiĝis Pinglo. Ĝi kaŝiĝas inter la radikoj de la granda algo kiu kreskas antaŭ la Pordoj de la Ekvatoro. Ili estas fermitaj. Ili estas ĉiam fermitaj, ĉar pordo ĉiam devus esti fermita. La ŝnureca afero transe estas la Ekvatoro mem; kaj la aferoj kiuj aspektas kiel rokoj estas la du gigantoj Moaro kaj Koaro, kiuj tenas la Ekvatoron en ordo. Ili desegnis la siluetojn sur la Pordoj de la Ekvatoro, kaj ili ĉizis ĉiujn tiujn interplektiĝantajn fiŝojn sub la Pordoj. La beko-fiŝoj nomiĝas beko-Delfenoj kaj la aliaj fiŝoj kun la strangaj kapoj nomiĝas Martelo-kapaj Ŝarkoj. La Baleno neniam trovis la etan Ruzan Fiŝon ĝis post kiam ĝi estis retrovinta sian bonhumoron, kaj tiam ili fariĝis denove bonaj amikoj.