"La nigra kapitano" - читать интересную книгу автора (Rejtő Jenő)Havliĉek volas dungi piratojn, kaj tio sukcesas al liHavliĉek decidis elimini la abomenindan oficiston de la vojaĝoficejo el la negoco. Jen estas la tempo pirati por sia propra respondeco. Larry Burton disponigis al li la bezonatan kapitalon, kaj se tiu negoco sukcesos, li luos ie insulon, li dungos piratojn por unu jaro, presigos prospektojn, kaj la ekskursantoj venos al li amase. Li do iris al Oakland por trovi konvenan velŝipon kun la bezonata ŝipestro kaj personaro. Kiu ajn balenĉasisto akceptos la proponon. Fine ja estas pli facila laboro teni kelkajn homojn en kaptiteco, ol veturi al la markolo Bering por kelkaj balenoj. Kiu ajn el ili negocos kun li feliĉe. Ke Havliĉek spekulis bone, tion pruvis la multe da balenŝipoj, ankrantaj en la supra doko de la haveno. Li observis tiujn ekzakte por elekti la plej taŭgan. Kelkajn malgrandajn vaporŝipojn li tuj neglektis. Poste li ekskludis la helkolorajn ŝipojn. Piratŝipo estu malhela. Fine liaj okuloj haltis sur grandega, trimasta ŝipo. Ĝi aspektis impona. Unuavice ĝi havis grandegan velaron, kiel la malnovaj, longdistancaj skunoj, ĝia nigra riparo estis impone alta, ties personaro konsistis el sovaĝaspektaj, altstaruraj homoj, kiuj sidis grupe sur la ferdeko, iu el ili ludis banĝon kaj la aliaj kantis. Malpli proksime kubutumis larĝŝultra, grandega, blankhara homo, apogiĝinte al la balustrado, kaj li rigardis la akvon enpensiĝinte. Tiu sunbrunigita homo kun falta vizaĝo estis preskaŭ du metrojn alta, lia longa, blanka hararo falis hirte ĉirkaŭ lia kapo. Li povis esti vera balenĉasisto. Sur la flanko de la ŝipo estis farbita jen tio: ”Frisko”. — Alo! — diris Havliĉek — mi suprenirus al vi por interparoli. — Se vi volas — respondis la kapitano kaj kraĉis en la akvon. Sed tio ne ĝenis Havliĉek-on. Laŭ la frizaĵo li aspektis tute bona pirato. Li rapidis sur la ferdekon, iris al la kapitano kaj prezentis sin: — Mi estas Havliĉek. — En ordo. Kion vi volas? — Mi kunportas bonan negocon. Ĉu vi estas balenĉasisto? — Vi vidas tion, se vi havas okulojn. Ĉu vi pensas, ke mi serĉas snejlojn kun tiel granda ŝipo? — Ĉu vi volas perlabori multe da mono? — Kompreneble jes. — La ŝipisto parolis trankvile, mallaŭte, monotone, indiferente. Li aŭskultis Havliĉek-on atenteme, kiu diris, ke ili devas trafarbi la nomon de la ŝipo, li akiros flagon kun mortokranio el la kostum-pruntejo, kaj en la difinita tempo kaj loko ili faros la menditan pirat-atakon. La kapitano ne respondis tuj. — Nu bone — li diris post iom da meditado, — cetere mia nomo estas Johnson. La ideo ne estas malbona. Sed kio okazos, se la polico respondigos nin pro la forrabo de la milionuloj? — Estu trankvila. Mi pensi pri tio. — Kaj li montris la dokumenton al li, kion Larry jam transdonis. — Tiel ĝi estas en ordo — diris la kapitano trankviliĝinte, kiam li legis tion. — Mi estas je via dispono. — Vi vidos, ke fariĝi pseŭdopirato estas honesta kaj enspeziga metio — instigis lin Havliĉekl. — Ni ankoraŭ priparolos la detalojn. Nature mi transprenos la komandon. — Tio estas komprenebla. Havliĉek adiaŭis ilin kaj iris hejmen bonhumore. Eble tio moderigus lian gemuton, se li konjektus, ke tiu sunbrunigita, blankhara homo, kiun li instruis pri la metio de la piratoj, estis identa kun la Nigra Kapitano. |
|
|