"La nigra kapitano" - читать интересную книгу автора (Rejtő Jenő)Unu homo ŝatus fariĝi viroLa deziro ekideis en Larry Burton dum la kvinahora te-kunveno de la jaĥtklubo: estus bone fariĝi forta, kuraĝa viro. Mary Long estis la kaŭzo de lia subita ambicio. Mary estis la filino de la milionulo Arturo Long. Fraŭlino Long ne ŝatis la altrangajn junulojn, svarmantajn en sia proksimo. Ĉar Mary pensis pri si, ke ŝi estas tiu forta, trejnita, sportita, moderna virino, kiu rajte serĉas vivkunulon, decan al ŝi, en la persono de serioza, inteligenta, sed kuraĝa kaj forta viro. Kvankam Mary konvenis nur al la epiteto moderna el la supre menciitaj karakterizaj trajtoj, sed ni devas rekoni, ke neniu rompis tiom multe da aŭtomobiloj stirante, dum tiel mallonga tempo, kiel ŝi. Estas fakto kaj vero ekzemple, ke ŝia sport-aŭto veturegis sur la stratoj de tiu ĉi admirinda mondo, kiel la neelkalkulebla volo de la sorto. Kome Mary povis naĝi tiel malproksien en la maron, ke oni mobilizis sav-ekspedicion pro ŝi, kiun partoprenis ĉiu akvo-veturilo, troviĝanta en la haveno. Anstataŭ danci ŝi iris prefere grimpi montojn, kun sia bonega turista ekipaĵo al la romantikaj admirindaj rokoj de la proksima Nevado, kaj vespere ŝi alvenis hejmen kun iom taŭzita eksteraĵo, akompanate de la fajrobrigado. Post la okazintaĵoj ŝi sentis tiel, ke ŝi estas pli ol ĉiutaga virino, kaj ŝi prenis al si la rajton malestimi la afablajn junsinjorojn en sia proksimo. Ankaŭ Larry Burton estis tia malestimata sinjorido por ŝi, kiu estis la filo de la konservativa bankiero Burton. Tial mi mencias ĝuste Larry-on el inter la multaj aliaj junuloj, ĉar sur tiu cetere gemuta junulo estis videblaj la nekontestablaj simptomoj de melankolio jam de semajnoj. Kvankam oni povas nomi la junulon nek malkuraĝa, ĉar lia amo faris lin tiel rezoluta, ke li ne timis sidi en la sport-aŭton, kiam Mary stiris ĝin. Marlow, la alia obstina amindumanto havis nek pli da ŝanco, ol Larry. Sed Marlow, konsciante pri sia senespera amo, ne provadis per tio, ke Mary vidu lin alimaniere, ol kia li estas efektive. Kaj efektive la povra John vere estis kompatinda viro. Li nek scipovis ludi tenison, ĝenerale li parolis tro mallaŭte, li ruĝiĝis facile, kaj iafoje li parolis kun peno kaj paŭzoj, oni diskonigis, ke li timas la maron, li ankoraŭ neniam sidis en boato. Li neniam kuraĝis veturi kun Mary per aŭtomoblilo, li okupiĝis pri literaturo kaj sociologio. Li violonludis tre bele, li havis valoregan kolektaĵon de antikvaĵoj, kaj doktoriĝinte pri filozofio, li okupiĝis pri fondo de etnografia muzeo ekde jaroj kun kelkaj scienculoj de la urbo. Li havis sufiĉe da tempo, ĉar la familio Marlow apartenis al la unuaj impostpagantoj de la lando laŭ la financaj statistikoj. John Marlow estis kuzo de Larry Burton. La pli aĝa Burton edziĝis la junan fratinon de la patrino de Marlow. Kiam la familio Burton ludis gravan rolon en la finanaca mondo, la membroj de la familio Marlow jam dum kvar-kvin generacioj dediĉis sian ĉiun tempon ekskluzive al la scienco kaj arto. Nur la patro de Larry vivis, kaj John Marlow estis orfo jam kiel kvarjarulo. Li ne memoras siajn gepatrojn, kaj li perdis ankaŭ sian duonpatron, havante 13 jarojn. Do la avino edukis lin. Lia oficiala tutelpatro ja estis lia onklo, nomata Fred Marlow, kiu havis altan pozicion en la ministrejo, kiel emerita admiralo, sed la edukon de John direktis la efektiva kapo de la familio, la avino. Tre fortamane. Tiu fragila, kolombogriza, sepdekjara, delikatvizaĝa virino ne konis baron, se temis efektivigi sian volon. John lernis muzikon kaj lingvojn. Li devis multe gimnastiki, sed li ne povis utiligi sian forton, ĉar oni gardis lin de ĉiu malbono, de la interbatiĝantaj kamaradoj kaj vulgaruloj tiel, kiel tronheredanton de iu malproksim-orienta lando, kiu samtempe fariĝos ankaŭ la dio de la popolo, kiam oni kronos lin. Tial John estis timema, malaplomba kaj humila. Li havis troan pedantecon, rilate sian eksteraĵon, li neniam trinkis alkoholaĵon, li ne vizitis publikajn amuzejojn kaj ne fumis. Sed li entuziasmis pri francaj poetoj, li fortepianis belege, kaj liaj artikoloj pri la anglosaksaj dialektoj vekis sensacion en tre seriozaj, sciencaj rondoj. La avino komprenis malfrue la malbonajn konsekvencojn de sia zorgema, pedagogia sistemo. Junulo kun tia naturo eĉ tiam estas malfeliĉa, se li fariĝis scienculo. Precipe en la Unuiĝintaj Ŝtatoj. Li do ne provadis, rilate Mary-on, ja Larry, kiu stiras aŭton, drinkas kaj kuraĝas veturi sur la maron per velŝipo; nek Larry atingis sukceson ĉe Mary. Estas kompreneble, ke la knabino trovis pli simpatia la junan scienculon, kiu ne lasis libera sian amkonfeson el malantaŭ sia malgaja rigardo. El inter du diversaj amindumantoj tiu estas la pli simpatia por virino, kiu malpli ofte esprimas siajn sentojn. Tio estis la situacio komence de la romano. Jen estas Larry, viro, kiu amas knabinon. Ĝi ne estas la unua kazo, ke romano komenciĝas tiel, kaj nek tio estas eksterordinara daŭrigo, ke la knabino ne amis la menciitan sinjoron. Sed tiu cirkonstanco, ke la sinjoro ne rezignis tion, ĝi konsekvencas romanon da komplikaĵoj. Sen tiaj obstinaj homoj la verkistoj povus iri almozpeti. *** Dum la kvinahora te-kunveno Larry decidis sin al tute rezoluta paŝo. — Mary — li diris dum dancado, — ĝi ne estas daŭrigebla plu tiel. Mi amas vin. — Nu, mi ĝojas. Bona sento estas por virino, sciante, ke iu amas ŝin. — Tio ne estas respondo. Mary, edziniĝu al mi! — Nun ni dancas — diris Mary. Nur tial ŝi ne rifuzis Larry-on kategorie, ĉar la knabo esti iu el la karaj tenis-, velŝip- kaj dancpartneroj. Ŝi ne volonte estus malhavinta lin. — Mi opinias, Larry — ŝi diris, — mi neniam esperigis vin per tio, ke mi edziniĝos al vi. — En ordo. Kiam do vi respondos? Ĉu post duonhoro? Ĉu sufiĉas al vi tiom da tempo por pensado? — Mi vidos tion… Post la dancado Marlow venis al ilia tablo. John kaj Larry esence amis unu la alian, sed nun pro la knabino, precipe flanke de Larry, kvazaŭ la kontakto estus pli streĉa inter ili. Mary, por deturni la parolon de la ĝisnuna direkto, ŝi komencis interesiĝi rapide pri la onidira, ekskontinento, kiu iam kunligis Sud-Amerikon kaj Aŭstralion, kaj laŭ Marlow tion pruvas bone la pratempaj, indianaj iloj, trovitaj sur kelkaj insuloj de la Pacifika oceano. John informis ilin tre detale pri tiuj fosilioj, precipe eksplikante elfositajn ostojn de certa simio, estanta proksime al prahomo, vivinta sur la insulo Javo. “Ŝlemilo” — pensis Larry, poste li invitis Mary-on danci. Post kelkaj dancpaŝoj Larry daŭrigis la sieĝon: — Mary! Vi havis pli da tempo decidi vin, ol kiom ĝenerale estas bezonata en nia epoko por eldiri la feliĉigan vorton jes. En la nunaj militaj tempoj oni decidas pri multe pli gravaj aferoj inter tango kaj fokstroto. — Bonvolu ne paroli pri politiko. Se vi volas scii ĉiumaniere, vi ne kontentigas miajn pretendojn. Oni publikigis sincere en la suplemento de la dimanĉa ĵurnalo, ke ne anticipos miltdeklaro la sekvontan militon. Subite aperos super San-Francisko la bombaviadiloj de la malamiko, kaj en tiu kaoso mi volas senti apud mi ĝisostan, fortan viron. Kaj vi ne estas tia. — Ĉu vi pensas, ke mi ne povus defendi vin?! — li diris al Mary ege ofendite. — Laŭ mi la malamiko povus ĵeti tiom da bomboj sur min, kiom ili volas viaflanke. Vi ne ekmovus eĉ vian etfingron kontraŭ tiuj. — Tion vi ne diras serioze! — protestis Larry ekscitite. — Se ĝi okazos, vi vidos, kiel mi kondutos. Kvankam mi vere ne scias, en niaj sociaj rondoj, kial preferus eleganta virino tipon de interbatiĝema homo? — Mi preferas eĉ interbatiĝeman ulon, ol dancantajn dandojn. Sed mi ŝatus ne tian homon. Mia edzo estu forta, aplomba, kuraĝa kaj serioza. — Ĉu mi ne estas tia? — Ne. Mi ankoraŭ ne vidis vin aplomba. Sed mi promesas al vi, ke mi ne edziniĝos ankoraŭ longatempe, kaj se vi pruvos, ke mi eraris, tiam mi tuj diros al vi jes. Mary sentis tiel, ke ŝi aranĝis la aferon diplomate. Sed ŝi eraris. La unua grava sekvo de ŝia eraro okazis eĉ tiun vesperon. Larry estis sufiĉe stulta uzi la teneran, delikataniman John-on por pruvi sian virecan konduton. Ĉar kiam ili eksidis denove, kaj Marlow post la fosilio, trovita sur Javo, li transiris al la pli detala konigo de la pitekantropo, trovita en la groto Crô-magnon de Sud-Francio. Larry interrompis lin nervoze. — Ba, finu jam tiun konstantan babilaĉon — Pardonu min… — diris John tre mallaŭte, — sed mi opinias, ke mi ne babilaĉas. Tio estis iom drasta esprimo. — Jes, ĝi estis tio! — respondis Larry ĉiam pli incitite. — Mi ne metos ĉiujn miajn vortojn sur pesilon de apotekisto pro vi. Notu bone, ke mi enuas vian stultan babiladon! Leviĝinte de sur sia loko, John rigardis al Mary kun fajroruĝa vizaĝo, poste li respondis malcerte, timeme. — Tio… tio vere… estas impertinenteco… Ĝi okazis dum momento, ankaŭ Larry tuj pentis tion, sed li estis ankoraŭ sub la influo de la parolado, kaj koleriĝinte pro la ofendaj vortoj, li vangofrapis John-on. John sentis, ke li nun devus rebati. Ke trafis lin morta honto antaŭ Mary! Mary paraliziĝis pro timego. John sentis, ke li estas malkuraĝa, kaj ĉio estas finita… Li foriris hontante, kun klinita kapo. — Malkuraĝulo! — kriis Mary al Larry. — Ĉu vi pensas, ke tio estas kuraĝo, ekbati malfortan, silenteman scienculon? Notu bone, ke John estas miloble pli simpatia, ol vi, ĉar li estas pli delikata, ĉar li ne volas montri sin alia, ol kiu li estas efektive! Hontu, sinjoro Burton! — Ŝi turniĝis subite kaj lasis la morte palan Larry-on tie. Eble, se John estus aŭdinta tion, kion la knabino diris, multe da aferoj okazintus alimaniere. Sed John ne aŭdis ĝin. Li nur iris hejmen al sia avino, malfeliĉe, humiligite, amante. Kaj vangofrapite. |
|
|