"Kojonov Luchjo" - читать интересную книгу автора (Barkov Ivan)

Parto dua

Tri jaroj da fikado forta jam pasis sonĝe. Post kulmin' sopiroj kun turmento morta penetris koron de l' vidvin'. Enuas antaŭ ŝi bravuloj kaj vane revas pri amor'. Torentas larmoj el okuloj, konstante premas ŝin angor'. Eĉ en fikado ordinara neniu kontentigis ŝin: ĉe unu – kaco tre vulgara, ĉe l' dua – tro maldikas fin'. Ĉe l' tria kaco – bagatelo, mallongas pli ol ĉe lepor', ĉe l' kvara – skrot', kiel barelo, la vulvon batas ĝis dolor'. Jen plendas ŝi pri la testikoj – kaŝitas, kvazaŭ ĉe kastrit', jen kac' tro kurtas, kvazaŭ spiko, kapricoj, do – ĝis infinit'. Delonge tute ne altiras ŝin, kio estis viv-ornam': ŝi vane serĉas kaj aspiras neakireblan ion jam. Sopiras la vidvin' terure, ne povas dormi pro konfuz'. Dum longa tempo, malnature, la piĉo restis ekster uz'. Kaj jen, post rezonad' prudenta pri sia malfeliĉa spert' l' vidvino venis al asert' trankvila, preskaŭ evidenta: «Por havi el la plag' eliron mi venu al parigistin'. Ja ŝi sukcesos, laŭ rutin', kun longa kaco trovi viron.»