"Kojonov Luchjo" - читать интересную книгу автора (Barkov Ivan)Antaŭparolo de la tradukintoKojonov Luĉjo (originala titolo: La verko priskribas fakte tragikan eventon, sed, pro trafe elektita stilo kaj tono, neniu leganto perceptas tion kiel tragedion. Ĝi estas amuza (ankaŭ am-uza!) fabelo por plenkreskuloj. La moralo aperas en la prologo: necesas esti singarda en seksa vivo. Dum 150 jaroj tiu penso neniom malaktualiĝis kaj post apero de aidoso ekhavis novajn nuancojn… Tiu ĉi poemo, samkiel ĉiuj rusaj «maldecaj» poemoj, estis tradicie atribuata al Ivan Barkov — fama poeto de XVIII jc., kies multaj versaĵoj estas vere ŝokaj. Tamen simpla logiko neas tion: en la kvina parto de la poemo estas menciite, ke la praavo de la protagonisto vivis en la tempo de Jekaterina (t.e. inter 1762 kaj 1796), do Luĉjo mem devis naskiĝi komence de XIX jc. kaj, evidente, Barkov (1732–1768) ne povis tion priskribi. La stilo kaj metriko de Luĉjo estas tipaj por la epoko de A. Puŝkin (post 1820), kelkloke la poemo memorigas kelkajn poemojn de Puŝkin, verkitajn en 1830–1833 ( Certe la poemo estis malpermesita fare de cenzuro. Antaŭ 1917 la moralon gardis eklezio, poste aperis komunistpartia cenzuro, multe pli severa kaj cinika ol la eklezia. Nur post falo de la komunista diktaturo aperis ebleco eldoni la poemon en Ruslando kaj ĝi estas publikigita en Dum pli ol 150-jara cirkulado de la poemo en manskribitaj kopioj aperis multaj versioj, kelkaj el ili estas tute fuŝaj. Mi disponas tri diversajn variantojn, el kiuj mi klopodis restaŭri la plej plenan kaj adekvatan tekston. Foje tio estis preskaŭ neebla kaj oni povas pri tio bedaŭri, sed povas ankaŭ ĝoji — ja tio pruvas, ke la poemo iĝis vere popola kreaĵo, parto de la nacia kulturo. Havante diversajn versiojn de unu strofo, mi ĉiam klopodis elekti la plej majstran kaj spritan, sed se tio ne eblis — mi penis konsideri dum la tradukado ĉiujn versiojn. La poemo estas verkita per simpla parola lingvaĵo. Specialaj rusaj realaĵoj en ĝi preskaŭ ne aperas, do ne estis bezono enkonduki glosindajn vortojn, kaj necesas nur minimumaj klarigoj. La malnovan rusan mezurunuon En la genealogio de Luĉjo estas menciita regado de kelkaj plej konataj rusaj caroj, nome: Johano IV (la Terura) (1530–1584, regis ekde 1547), fama pro sia krueleco kaj maljustaj reprezalioj; Petro I (la Granda) (1672–1725, regis ekde 1689): eminenta reformisto, establis kontaktojn kun Eŭropo, organizis la unuan regulan armeon en Rusio. La batalo apud urbo Poltavo (nuntempe — provinca centro de Ukrainio) okazis en 1709 dum la milito kontraŭ Svedio; Jekaterina II (la Granda) (1729–1796, regis ekde 1762), konata kiel «klera» imperiestrino; dum ŝia rego faris karieron pluraj eminentaj militistoj kaj politikistoj. Mi esperas, ke la poemo estos interesa por legantoj en diversaj landoj, ĉar ĝi montros al ili tute nekonatan tavolon de la rusa literaturo. |
|
|