"111 Fabloj" - читать интересную книгу автора (Krilov Ivan Andrejevich)

KUIRISTO KAJ KATO

Jen digna Kuirist', la majstro de la art', Drinkejon venis lau hazard' /Li en pieco gardis akuraton, Funebris li en tiu tag' bofraton/, Kaj por la kontraumusa gard' Restigis li la Katon. Sed kion vidas li post ia reven'? De kuk' restajhon; kaj la Kato mem Sidante che barelo kun acheto Formanghas en murmur' kokidon en kvieto. "Vi, manghegulo, kaj krimul'!" La Kuirist' riprochas kun malshato: "Chu vin ne frapas honto kvazau brul'? /Kaj dume machas la kokidon Kato/. Honesta Kato estis vi ghis nun, Ekzemplo estis vi ghis nun, Kaj jen… Ho, kia estas maifortun'! Pri vi najbaroj diros kun atesto: Fripono estas Kat', shtelisto kaj pirat'! De la rostajhoj kaj de supo Ni pelu lin el korto sen kompat', Ja kvazau estus li malnobla lupo. Li estas pest', ulcero estas Kat'! " /Auskultas tion Kato dum manghad'/. La Kuiristo estis oratoro, Edifis li abunde kun fervoro, Kaj dum ripetis li patose sin Formanghis Kat' kokidon ghis' la fin'. Konsilus mi al kuiristo ajna Surmure noti por efik': Ne babilachu kun minaco shajna En kazo de potenc-aplik'.